Monataj arkivoj: Decembro 2020

Interkultura Novelo-Konkurso (INK) havas F. Lorrain kiel prezidanton kaj N. Ruggiero kiel sekretarion

ink-logotipoGazetara Komuniko de UEA N-ro 922 (2020-12-28)

La Interkultura Novelo-Konkurso (INK) estis lanĉita de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) la 20-an de septembro 2020 dum la Printempa Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), sub la aŭspicio de UEA: uea.org/gk/909a1. La lanĉo de la konkurso spekteblas ĉe la jutubkanalo UEAviva: youtu.be/8g1w_xEdZVU?t=6661.

Nun ALE kaj UEA anoncas la nomumojn de François (Francisko) Lorrain, el Kebekio, kiel prezidanto de la konkurso kaj de Nicola Ruggiero, el Italio, kiel sekretario. “Ni tre antaǔĝojas pri la alvenontaj kontribuaĵoj. Certe tiu ĉi konkurso helpos plu kulturi nian literaturon kaj nian homaranismon en tiu ĉi epoko”, deklaras ili.
Legi plu Interkultura Novelo-Konkurso (INK) havas F. Lorrain kiel prezidanton kaj N. Ruggiero kiel sekretarion

Mesaĝo de UEA okaze de la Zamenhof-tago, 15-a de decembro 2020: Esperanto por monda kunlaboro

La 15-an de decembro la parolantoj de la internacia lingvo Esperanto festas la Zamenhof-tagon, nome la tagon de Ludoviko Lazaro Zamenhof, deklarita de Unesko ‘merita monda personeco’ pro la kreado de la internacia lingvo Esperanto kaj pro la disvastigo de la ideoj de paco, interkompreniĝo kaj kunlaboro inter ĉiuj popoloj.

La jaro 2020 estos memorata en la tuta mondo kiel la jaro en kiu la homaro komprenis, ke mondaj defioj, kiel la koronvirusa pandemio postulas komunajn respondojn en konsento kaj kunlaboro. En ĉi tiu jaro la parolantoj de Esperanto ankoraŭ pli firme devas deklari al la mondo siajn valorojn, ke homoj kaj popoloj estas egalaj kaj ke interkompreniĝo, toleremo kaj kunlaboro inter ĉiuj estas eblaj kaj esencaj.
Legi plu Mesaĝo de UEA okaze de la Zamenhof-tago, 15-a de decembro 2020: Esperanto por monda kunlaboro