Statuto de la Amika Societo de Kálmán Kalocsay

aprobita en Budapeŝto en 1991

Amikoj kaj respektuloj de D-ro Kálmán Kalocsay en kunveno okazinta la 30an de novembro 1991 decidis fondi Societon por honoro al la renoma medicinisto, klasikulo de la Esperanta kulturo. – La ĉeestantoj unuanime akceptis la suban regularon:

La nomo de la Societo estas: Dr. Kalocsay Kálmán Baráti Társaság. Esperantlingve: Amika Societo de D-ro Kálmán Kalocsay. Sidejo: Budapest, 1023 / Zsigmond tér 1/b l. em. 2. /Hungario.

1. La celo de la Societo
La celo de la Societo estas vivteni la memoron de D-ro Kálmán Kalocsay laŭ la subaj planoj:
– konigo kaj disvastigo de liaj medicinaj kaj literaturaj agadoj;
– reeldono de liaj elĉerpitaj libroj, ordigo kaj aperigo de liaj postlasitaj manuskriptoj;
– kolektado de liaj verkoj aperintaj en diversaj gazetoj en- kaj eksterlande;
– helpi interesitojn per informoj, dokumentoj;
– zorgado pri liaj memoraĵoj: tombo, strataj memortabuloj, publika busto, riĉigo de la Kalocsay-memorĉambro inaŭgurita en Abaújszántó en 1983;
– aranĝo de solenaĵoj, internaciaj renkontiĝoj, diversaj konkursoj ktp.

2. Membreco
Aliĝi al la Societo rajtas ĉiu morale senriproĉa hungara aŭ nehungara ŝtatano, esperantistoj kaj nesperantistoj atingintaj sian aĝon de 14 jaroj, kiuj aprobas la celojn de la Societo.
Apoganto de la Societo povas esti ĉiu 18an aĝon jam atinginta persono, kiu konsideras la regularon deviga por si kaj apogas la celojn de la Societo.
Rajtoj de la membroj:
– ĉiu membro havas balotrajton kaj povas partopreni en la aranĝadojn de la Societo;
– havas elektorajton kaj estas elektebla je la societaj postenoj atinginta sian aĝon de 18 jaroj;
– rajtas per demandoj, proponoj kaj kritikoj turni sin al la ĝenerala kunsido, al la Estraro kaj al la Revizia Komisiono;
– la apoganto/subtenanta membro havas konsultan voĉon en la Societo, ne havas balotrajton kaj ne estas elektebla je societaj postenoj.
Devoj de la membroj:
– laŭeble partopreni en la membrokunsido;
– helpi la realigon de la celoj de la Societo;
– pagi la membrokotizon en ĉiu jaro ĝis la fino de januaro.
La membrokotizon difinas la Estraro en ĉiu jaro.

3. Organizo de la Societo
La plej supera organo de la Societo estas la ĝenerala kunsido, kiu konsistas el la membraro.
La ĝeneralan kunsidon oni devas kunvoki en ĉiu jaro almenaŭ unufoje. Oni devas kunvoki eksterordinaran kunsidon, en tempolimo de tridek tagoj, se triono de la membraro ĝin skribe postulas kun indiko de la celo, aŭ se la Juĝistaro tion dekretas.
La ĝenerala kunsido estas decidpova, se ĉeestas pli ol duono de la membraro. La denove kunvokita kunsido – laŭ la senŝanĝa tagordo – estas decidpova senkonsidere al la nombro de ĉeestantoj.
La kunsido decidas per voĉplimulto. Okaze de voĉegaleco decidas la prezidanto
La baloto en la ĝenerala kunsido estas nesekreta, inkluzive la estrarelekton.

Agosfero de la ĝenerala kunsido:
– determino kaj modifo de la Statuto;
– fikso de la jara budĝeto;
– elekto de 3-5membra Estraro kaj 3membra Revizia Komisiono je kvinjara periodo. Ilia reelekto eblas;
– pritrakto kaj akcepto de la jara raporto de la Estraro;
– akcepto de la raporto de la Revizia Komisiono;
– decido pri unuiĝ kun aliaj societoj; deklaro pri disiĝo de la Societo.

4. Estraro
Inter du ĝeneralaj kunsidoj la agadon de la Societo direktas la Estraro, konsistanta el prezidanto, unu aŭ du vicprezidantoj, sekretario kaj kasisto.
La estraro kunsidas kvaronjare kunvokita fare de la Prezidanto. – Eksterordinaran estrar-kunsidon oni devas kunvoki en tempolimo de dek tagoj, se ĝin iu estrarano proponas kun indiko de la celo. – La estrar-kunsido estas decidpova se ĉeestas pli ol la duono de estraranoj. Decidoj okazas per voĉplimulto. Okaze de voĉegaleco decidas la Prezidanto. – Al la estrar-kunsido oni devas inviti la gvidanton – aŭ ties reprezentanton – de la Revizia Komisiono, kiu havas nur konsultan rajton.

Agosfero de la Estraro:
– kunvoko de la ĝenerala kunsido;
– preparo de la jara budĝeto;
– decido pri akcepto de aniĝpetoj;
– eksigo de membreco, se la membro: dum duonjaro, malgraŭ averto, ne pagas la membrokotizon; se li evidente malhelpas la agadon de la Societo; se li iĝas malinda al membreco;
– se inter du ĝeneralaj kunsidoj la nombro de la Estraro kaj de la Kontrola Komisiono malaltiĝas (abdiko, eksiĝo, forpaso ktp) la Estraro rajtas kompletigi ĝin.

Agosfero de la Sekretario:
– administrado pri ĉiuj aferoj de la Societo;
– fari protokolon pri la ĝeneralaj kunsidoj kaj estrar-kunsidoj;
– registrado de la membreco.

Agosfero de la Kasisto:
– aranĝado de ĉiuj financaj, ekonomiaj aferoj de la Societo;
– enkasigo de la membrokotizoj;
– registrado de la en- kaj elspezoj de la Societo.
La Societon reprezentas la Prezidanto. Okaze de obstaklo lin/ŝin anstataŭas la vicprezidanto(j), la sekretario aŭ alia komisiita estrarano.

Agosfero de la Kontrola Komisiono:
– regula kontrolado de la budĝeto kaj administrado de la Societo;
– ĝi raportas al la Prezidanto pri la konstatoj de la kontrolado;
– ĝi raportas al la ĝenerala kunsido pri sia laboro kaj pri la rezulto de la revizio;
– la gvidanton de la Kontrola Komisiono elektas la komisionanoj el inter si.

5. Dissolvo/disiĝo de la Societo
La Societo ĉesas, se:
– ties disigon la ĝenerala kunsido decidas;
– ĝi unuiĝas kun aliaj societoj;
– se la Juĝistaro disigas, respektive ĝi konstatas la dissolvon.

Tiun ĉi Statuton akceptis la fonda kunsido. Budapest, 1991, la 30an de novembro.