Amika Societo de Kálmán Kalocsay

En 1991, okaze de la centjara jubileo de Kálmán Kalocsay, fondiĝis en Hungario la Amika Societo de Kálmán Kalocsay (ASKK). Celo de la Asocio estas gardi la memoron de tiu eminentulo de Esperanto, pere de diversaj agadlinioj:

  1. konigo kaj disvastigo de liaj medicinaj kaj literaturaj agadoj;
  2. reeldono de liaj elĉerpitaj libroj;
  3. ordigo kaj aperigo de liaj postlasitaj manuskriptoj;
  4. kolektado de liaj verkoj aperintaj en diversaj gazetoj;
  5. helpo de Esperantaj organizaĵoj, societoj kaj ĉiuj interesitoj per diversaj materialoj (biografiaj kaj bibliografiaj indikoj);
  6. zorgado pri liaj memoraĵoj: tombo, strataj memortabuloj, publika busto starigita en 1986 en la naskiĝloko Abaújszántó, riĉigo de la Kalocsay-memorĉambro inaŭgurita en 1983;
  7. aranĝo de solenaĵoj, internaciaj renkontiĝoj, diversaj konkursoj, ktp.

Aliĝi al la Societo rajtas ĉiu hungara aŭ nehungara ŝtatano, esperantistoj kaj neesperantistoj kaj societoj.
La estraro de la Societo kore invitas ĉiujn amikojn de la granda klasikulo de la Esperanto-kulturo.

 

El “Omaĝe” (Budapest, 2002): Du poemoj okaze de la forpaso de Kalocsay (27.02.1976)

El “Postrikolto” (Budapest, 2004). Poemoj kaj kantoj tradukitaj de Kálmán Kalocsay

En 2004, la Prezidantino de ASKK, Ada Csiszár kolektis multajn tradukitajn tekstojn, ne antaŭe publikigitajn, kaj eldonis ilin en volumo kies titolo estas: Postrikolto. Poemoj kaj kantoj tradukitaj. El tiu nekonata trezoro, ŝi konsentis al EVA pluki poemojn por prezenti ilin al niaj legantoj. Ni esperas ke ili ĝuos tiajn juvelojn de la esperanta tradukarto. La kolekto pli kaj pli grandiĝos kun la tempo, do revenu ofte!

  • Originale:
    Al Marjorie Boulton (1956)
  • El la ĉina literaturo:
    Adiaŭ al la vintra forno, de Bai Juyi (772-846)
  • El la franca literaturo:
    Mia bohema vivo, de Arthur Rimbaud