Kategoriaj arkivoj: Kritikaj kontribuoj
Nicolau Dols Salas, Traduko de poezio – ĉu ĝi vere perdiĝas?
Armand Su
Antaǔ 30 jaroj, en 1990 forpasis Armand Su, ĉina poeto en nia lingvo. Kun permeso de la redakcio de Esperanto (UEA), ni republikigas en niaj paĝoj artikolon de Shi Chengtai pri Armand Su: La poezio neniam submetiĝas
LA RUĜA GVARDIO
Bruligu mian bibliotekon tute,
kaj konfisku miajn verkojn absolute.
Ĉu vi vere kredas, ke ĉi-maniere
vi min jam komplete neigas surtere?
Alilandoj gardas miaj verkojn zorge,
Rome, Parize, Londone kaj Novjorke,
kiujn la rabistoj Ruĝaj ne atingos,
kaj nek mian nomon per fajro estingos!1968
Pri Armand Su:
- Artikolo de Baldur Ragnarsson por Juna Amiko
- en esperanto.net
- en Vikipedio
- en Bitoteko
Historia eseo pri Akademio de Esperanto
Carlo Minnaja, en 2005, okaze de la centjariĝo de Akademio de Esperanto, publikigis eseon kiun ni disponigas en nia retejo: “La cent jaroj de la ĉefa lingva institucio”.
Sinsekvo de centjariĝoj ornamas la jaron 2005: UKoj, revuo “Esperanto”, plej diversaj lokaj grupoj.
Ĉiuj havas sian signifon, sed pleje al strikte difinita kaj limigita komunumo: revuo al sia legantoj, kongreso al siaj fidelaj partoprenantoj, grupo al siaj grupanoj nunaj kaj iamaj. Ĉu estas io kio rilatas senescepte al ĉiuj E-lingvanoj? Eble la nura karakterizo por komunumo kiu identiĝas tra la lingvo estas la firmeco de la lingvo mem: ĉio alia, de la interna ideo al la evoluigo de komuna kulturo, de la interfratigaj kontaktoj ĝis la organizaj bataloj cedas al io konsiderata sankta: la lingvo. Kaj se oni volas ataki alikaŭzan malamikon kun la certeco esti sekvata de la popolo oni atakas lin sur la lingva kampo: “Li malrespektas la Fundamenton!”
Okaze de la hodiaŭa Tago de la GLATa Liberiĝo (aŭ de la GLATa Fiero)
Okaze de la hodiaŭa Tago de la GLATa Liberiĝo (aŭ de la GLATa Fiero) ni prezentas al vi elstaran poeton el la Budapeŝta Skolo: Lajos Tárkony (1902-1978).
Legi plu Okaze de la hodiaŭa Tago de la GLATa Liberiĝo (aŭ de la GLATa Fiero)