Monataj arkivoj: Aŭgusto 2020

Historia eseo pri Akademio de Esperanto

Akademio de Esperanto

Carlo Minnaja, en 2005, okaze de la centjariĝo de Akademio de Esperanto, publikigis eseon kiun ni disponigas en nia retejo: “La cent jaroj de la ĉefa lingva institucio”.

Sinsekvo de centjariĝoj ornamas la jaron 2005: UKoj, revuo “Esperanto”, plej diversaj lokaj grupoj.
Ĉiuj havas sian signifon, sed pleje al strikte difinita kaj limigita komunumo: revuo al sia legantoj, kongreso al siaj fidelaj partoprenantoj, grupo al siaj grupanoj nunaj kaj iamaj. Ĉu estas io kio rilatas senescepte al ĉiuj E-lingvanoj? Eble la nura karakterizo por komunumo kiu identiĝas tra la lingvo estas la firmeco de la lingvo mem: ĉio alia, de la interna ideo al la evoluigo de komuna kulturo, de la interfratigaj kontaktoj ĝis la organizaj bataloj cedas al io konsiderata sankta: la lingvo. Kaj se oni volas ataki alikaŭzan malamikon kun la certeco esti sekvata de la popolo oni atakas lin sur la lingva kampo: “Li malrespektas la Fundamenton!”

Legi plu Historia eseo pri Akademio de Esperanto

freneze flugas la hirundo

Marjorie Boulton hejme kun Oliver Digby Barrington Fairweather kaj Catley Bodkin (el oxfordmail.co.uk )
Marjorie Boulton hejme kun Oliver Digby Barrington Fairweather kaj Catley Bodkin (el oxfordmail.co.uk )

Respondo al saĝa konsilo
de Marjorie BOULTON (1924-2017)
aperis en Nica Literatura Revuo, 4/3, paĝoj 90-91

Jes, jes, vi min konsilas saĝe;
jes, mia amo min detruas;
mi devos venki ĝin kuraĝe;
jes, tia amo ja tabuas;
vi pravas; ĉiu amo tro
altvalorigas la amatan;
jes, iluzioj pri hero’
beligas homon kriplan, ratan.

Nur iluzio de elekto,
porrasa trompo de Natur’,
portempa lumo de perfekto,
okula iluzio nur;
glandoj de homa best’ petolas
kaj sin pravigas iluzie;
nur sangobolo nun parolas;
mi amas febre, senracie.
Legi plu freneze flugas la hirundo

Antaǔ 90 jaroj naskiĝis Baldur Ragnarsson

Antaǔ 90 jaroj, la 25-an de aŭgusto 1930 en Reyðarfjörður (Islando), naskiĝis Baldur Ragnarsson.

Strategio

Ne pli peza
ol poŝtmarko
la vintra emberizo

tamen neĝoŝtormo
ne povas ĝin forblovi
sed fendiĝas duflanken

kun kapo kontraǔ la vento
flugiloj firme fermitaj
ni provu tian strategion.

Baldur Ragnarsson


Omaĝo al Baldur Ragnarsson en la Festo de la Belartaj Konkursoj de UEA – 103a UK – Lisbono

Omaĝe al Júlia Sigmond

La 11-an de julio estis la naskiĝdatreveno de la ruman-hungara verkistino, redaktorino kaj pupteatra aktorino Júlia Sigmond, forpasinta ĉi-jare, pro la nuntempa pandemio, la 23-an de marto.

Ŝia lasta naskiĝdatreveno, pasintjare, estis la 90-a, kaj “90” estas la titolo de la lasta rakontkolekto kiun ŝi publikigis: ĝin konsistigas mallongaj rakontoj, leteroj, memoroj, pripensoj, kiuj mozaike skizas multfacetan portreton de la Aŭtorino.

Kiel eta omaĝo en la tago de ŝia naskiĝdatreveno, en la 11-a tago de julio, en la suba ludlisto disponeblas 11 sonregistritaj rakontoj el “90”:

Voĉlegis por vi, kaj voĉlegos pliajn dum la venontaj semajnoj, Sara Spanò.

Aŭskultu ilin por interkonatiĝi kun Júlia, kun fragmentoj de ŝia vivo, kun ŝiaj pensoj; aŭskultu ilin por vidi la mondon tra la speciala prismo de ŝia verkado
Originale ĉe https://revuoesperanto.org/Julia_Sigmond