Monataj arkivoj: Marto 2021

Francesca, Infero 5, 73-142

Ekde 9:30 UTC+1 okazos tutmonda kaj plurlingva Dante-maratono per legado de versoj el la Infero pri epizodo kun Francesca kaj Paolo.

La Esperantan parton (ekde 15h UTC+1) prirespondecas profesoro Federico Gobbo, katedrulo pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo. Legos en Esperanto: Nicola Ruggiero, por la Akademio Literatura de Esperanto (Dante); Jasper van der Heide (Vergilio); Alessandra Rositani, Sara Pasquet kaj Monica Beretti (Francesca).

Baci dal Mondo from Sound D-Light on Vimeo.

Infero 5, 73-142
tradukis Kálmán Kalocsay

kaj diris: «Majstro, volus mi babili
kun la du ombroj, kiuj flugas pare
kaj al la vento ŝajnas pli facili.»

Kaj li: «Atendu, ĝis ili najbare
flugos, kaj petu ilin je l’ amforto
ilin portanta: ili restos stare.»
Legi plu Francesca, Infero 5, 73-142

Panelo KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?, kun Margaret Zaleski-Zamenhof kaj aliaj, la 13-an de marto, 15h00 UTC

ink-logotipoOkaze de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK), UEAviva – la kanalo de UEA ĉe YouTube – elsendos la 13-an de marto je 15h00 UTC la panelon “KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?”. Dum la panelo la esperantistoj kaj sciencistoj José Antonio Vergara, Margaret Zaleski-Zamenhof kaj Amri Wandel diskutos pri la pandemio kaj ĝia influo en nia tutmonda socio, de la scienca kaj persona vidpunkto. Nicola Ruggiero, sekretario de INK, prezentos la konkurson, ĝian prezidanton François Lorrain kaj ĝiajn ĵurianojn, kaj respondos al la demandoj de la spektantoj. Paulo Sergio Viana legos novelon, kiu havas la pandemion kiel temon. Chelsea Moses kaj Marisol Soriano partoprenos la panelon kiel esperantistoj, kiuj lernis la lingvon dum la lasta jaro pro la socia izoliĝo. Oni povos spekti la panelon per UEAviva aŭ rekte per Zoom (pasvorto: “la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj”).


Legi plu Panelo KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?, kun Margaret Zaleski-Zamenhof kaj aliaj, la 13-an de marto, 15h00 UTC