Pliaj informoj pri “Urbo Goblinsk” en la retejo de eldonejo Impeto kaj en la katalogo de UEA
Etikedaj arkivoj: Mikaelo Bronŝtejn
La blanka kolombino de Kordovo
Mikaelo Bronŝtejn tradukis en Esperanton romanon de Dina Rubina: La blanka kolombino de Kordovo, jam aĉeteblan ĉe UEA.
La blanka kolombino de Kordovo (2009) konsistas el la elementoj distingaj por la tradicia familia sagao (historio de la familio de profesoro-falsisto Kordovin), aventura literaturo (kun historio pri piratoj) kaj moderna krimromano. Tre malofte prezentas sin en ĉi tiu romano la rakontanto – silenta observanto, ĵonglisto de motivoj, kaŝita demiurgo, kiu en la universo-teatro lerte tiras ŝnuretojn de siaj marionetoj, kiuj ne ĉiam obeas, ofte spitemas kaj foje-foje obstiniĝas. Tian bildon kompletigas aludoj literaturaj (antaŭ ĉio pri rusa kaj hispana verkoj), pentroartaj (en kies centro rolas El Greco).
Dina Rubina tamen komplikas la strukturon de sia verko, ĉar krom la ĉefa rakontofluo aperas kursivaj aldonoj (foje klarigoj, foje „malklarigoj”, deflankiĝoj, temoŝanĝoj). Tio faras la unikan impreson pri la rakonta duvoĉo. Kaj ankoraŭ rimarkindas la magia „kaj tiel plu” de la onklino de Kordovin, Ĵuka, kiu kovras aŭ fermas per ĉi tiu esprimo la nedeziratan parton de la historio pri sia familio.
Sian rolon ludas multaj simboloj ‒ (la titola blanka kolombino – marko de Kordovin, kiun li lasas sur ĉiu falsita bildo – aŭ la vendita pokalo, kiun li sonĝas kiel koŝmaron) – ili servas por malkovri la sekreton. Sed Kordovin forgesas, ke pro la malkovro de tio, kio estis tenata en sekreto, oni pagas la plej altan prezon.
Legu parton de la unua ĉapitro post la sekva prezento pri ŝi.
Legi plu La blanka kolombino de Kordovo
Literatura Forumo
Hodiaǔ la 15an de septembro 2020, 16:00-18:00 UTC
Se vi deziras koni pli proksime kelkajn el niaj konataj verkistoj, pliprofundiĝi en nian literaturon kaj kulturon, inspiriĝi pri verkado, bonvenon en la Forumo!
Partoprenos en la unua sesio:
– Anna Löwenstein
– Mikaelo Bronŝtejn
– Spomenka Ŝtimec
– Jorge Camacho
Organizis kaj gvidos la sesion Oleg Ĉajka.
Ligilo al la Zoom-ĉambro: https://us02web.zoom.us/j/85346698617
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj
La aranĝo estos spektebla vivelsende per la Jutub-kanalo de UEA: