Statuto

I. Principoj

Artikolo 1. Celo

La Literatura Akademio de Esperanto – ĉi-sekve indikota kiel: Akademio – estas institucio sendependa kaj neŭtrala, kiu celas instigi la literaturan produktadon en la lingvo Esperanto, stimuli kritikarton kaj eldonadon, plialtigi la nivelon kaj profesiecon de verkarto, kaj kuraĝigi junajn talentojn al sinesprimado.
Ĝi transprenis la celojn kaj la laborojn de la antaŭa Esperantlingva Verkista Asocio, kies taskojn ĝi daŭrigas kaj laŭeble plilarĝigas.

Artikolo 2. Taskoj

La Akademio:
a) aŭspicias, aŭ mem organizas, kulturajn eventojn, renkontiĝojn, kursojn kaj prelegojn;
b) rolas kiel centra forumo por literatura diskutado kaj prezento de novaĵoj, unuavice per sia retejo;
c) favoras la eldonon de originalaj aŭ tradukitaj verkoj, aŭ mem eldonas tiajn;
ĉ) servas al la literatura memoro, favorante la diskonigon kaj filologie zorgitan publikigon de la klasikaĵoj de la Esperanta literaturo;
d) publikigas, laŭ ebleco, literaturan revuon paperan kaj/aŭ interretan;
e) produktas Aktojn kaj Bultenojn por raporti pri sia aktivado kaj prezenti kulture valorajn kontribuojn;
f) favoras produktadon de literaturaj kritiko kaj teorio en Esperanto je universitata nivelo, ĉefe – sed ne nur – en la kampo de la Esperanta literaturo;
g) flegas tradukarton de kaj al Esperanto, kun aparta atento al nacilingvaj tradukoj de originalaj verkoj Esperantaj;
ĝ) stimulas novajn talentojn per internaciaj konkursoj;
h) prizorgas la kandidatigon de esperantlingvaj verkistoj ĉe la ĉiujara Nobelpremio;
ĥ) strebas al la valorigo de la verkista laboro ankaŭ el financa vidpunkto, tiel ke la aŭtora honorario aŭ tantiemo estu parto de la prezo de la libro, same kiel estas la laboro de tajpisto, presisto aŭ bindisto. La Akademio kontraŭas literaturan piratadon kaj agas favore al la aplikado de internacie rekonitaj konvencioj tiurilataj;
i) flegas bonajn rilatojn kun ĉiuj Esperanto-organizaĵoj kaj kunlaboras precipe kun tiuj similfakaj, kun UEA kaj kun la Akademio de Esperanto; ĝi laŭeble kreas kolegajn rilatojn kun diverslandaj naciaj kaj regionaj verkistaj asocioj, per reciproka informado kaj kunlaboro.

II. Membroj

Artikolo 3. Kategorioj

Membroj de la Akademio povas aparteni al unu el la sekvaj kategorioj:

a) Honoraj Membroj: homoj kiuj pro eksterordinaraj kaj longdaŭraj meritoj en la Esperanta literaturo akiris la rajton al plej alta pozicio en la oficiala literatura instanco de la movado. Principe ilia nombro ne estas pli alta ol 5.

b) Ordinaraj Membroj: homoj kiuj atingis ian gradon de profesieco en la kampo de literaturo elmontreblan per ofta publikigo de siaj verkoj. Ili povas esti:
– verkistoj de beletro (prozo, poezio, teatraĵoj, eseoj) aŭ de faka literaturo (scienco, tekniko);
– tradukistoj al kaj el Esperanto en la branĉoj menciitaj supre;
– kritikistoj/recenzistoj de tiaj verkoj;
– redaktoroj de internaciaj gazetoj;
– eldonistoj de esperantlingvaj eldonaĵoj.
Ilia nombro estas maksimume 45, kaj ili konsistigas la Akademion en propra senco.

c) Apogantaj Membroj: homoj interesataj pri la Esperanta literaturo sed (ankoraŭ) ne elekteblaj kiel ordinaraj membroj. Ilia nombro ne estas limigita.

Apogantaj Membroj pagas kotizon, kies altecon ĉiujare fiksas la Estraro. Ankaŭ Ordinaraj Membroj pagas kotizon, ĝis la financaj cirkonstancoj permesos senpagan membrecon. Honoraj Membroj ne bezonas pagi kotizon.
La vorto «Akademiano» signifas membron de la Akademio el kategorio a) aŭ b). Apogantaj membroj ĝuas ĉiujn rajtojn de la Akademianoj escepte de voĉdonrajto pri la demandoj koncernaj la funkciadon de la Akademio. Apogantaj membroj ĝenerale havas voĉdonrajton pri kulturpolitikaj demandoj, laŭ regularo fiksita de la Ĝenerala Asembleo.

Artikolo 4. Elekto de la membroj

Honora membro devas esti proponita de almenaŭ kvin Akademianoj kiuj reprezentu minimume tri malsamajn lingvojn; la Akademio aprobas la elekton per simpla plimulto.
Ordinara membro devas esti proponita de almenaŭ tri Akademianoj, kaj la Estraro aprobas la elekton per simpla plimulto. En kazo de egaleco decidas la voĉo de la Prezidanto.
En ambaŭ kazoj la elekto eblas nur se la koncerna kategorio ne jam atingis la maksimuman nombron.
La elekta proceduro okazas per interreta poŝto, aŭ per normala poŝto por Akademianoj sen interreta aliro.
Aliĝo kiel Apoganta Membro ne bezonas aprobon, nur konstaton de la Sekretario-Kasisto.

Artikolo 5. Eksigoj

Membreco en la Akademio estas dumviva, sed aŭtomate eksiĝas tiu membro kiu:
a) dum tri sinsekvaj fojoj ne voĉdonas post regula peto;
b) dum tri sinsekvaj fojoj ne pagas la jarkotizon, kaze ke li devas tion fari;
c) spontanee demisias.
Membro povas esti eksigata post propono de tri Akademianoj, post klarigpeto al la interesato, en la sekvaj kondiĉoj:
ĉ) se ŝi/li iel montras klaran nekompetenton kaj/aŭ neintereson pri sia ofico;
d) se ŝi/li aktive agas kontraŭ la celoj de la Akademio aŭ kontraŭ la Akademio mem.
Eksigon en la kazoj ĉ) kaj d) devas aprobi la Akademio per absoluta plimulto de la Ordinaraj kaj Honoraj Membroj.

III. Gvidaj instancoj

Artikolo 6. Ĝenerala Asembleo

La Akademianoj decidas per interreta voĉdonado (aŭ per normala poŝto por Akademianoj sen interreta aliro) pri ĉiuj plej gravaj aferoj de la Akademio, laŭ propono de la Estraro aŭ de almenaŭ duono de la Akademianoj. Ili decidas per simpla plimulto de la alsenditaj voĉoj.
La Ĝenerala Asembleo de la Literatura Akademio de Esperanto kunvenas dum la Universalaj Kongresoj de UEA, aŭ aliloke, se tiel decidas la Estraro. En esceptaj kazoj povas okazi ankaŭ Eksterordinara Asembleo, se ĝin kunvokas la Estraro aŭ triono de la Akademio.
La Ĝenerala kaj la Eksterordinara Asembleo decidas per simpla plimulto, kaj ĉiuj ĉeestantoj povas havi nur unu voĉon.
En kazo de egala nombro de voĉoj por kaj kontraŭ, decidos la voĉo de la Prezidanto.

Artikolo 7. Estraro

7.1. Konsisto

La Estraro de la Literatura Akademio de Esperanto ordinare konsistas el 5 membroj, nome:
a) la Prezidanto, kiu reprezentas la Akademion en ĉiuj eksteraj rilatoj, organizas la ĝeneralan agadon, kunordigas la iniciatojn, decidas pri la proceduraj demandoj kaj respondecas pri la rezultoj fine de ĉiu mandato;
b) la Vicprezidanto, kiu helpas la Prezidanton kaj anstataŭas lin en ĉiuj necesaj okazoj;
c) la Sekretario-Kasisto, kiu respondecas pri la akademia membrolisto kaj la daŭra ĝisdatigo de ties datumbazo; redaktas ĉiujare jarraporton, kiu inkluzivas kasistan raporton; prizorgas la konton de la Akademio ĉe UEA kaj eventuale ĉe aliaj instancoj; ĝenerale plenumas ĉiujn praktikajn taskojn de la Akademio;
ĉ) du pliaj estraranoj, komisiitoj por diversaj taskoj, interalie por redaktado de la Oficiala Retejo.
Krome, du kontrevizoroj revizios la agadon de la Sekretario-Kasisto por ĉiu mandata jaro.

7.2. Mandato

La Estraro havas trijaran mandaton. Reelekto estas ebla.
La oficperiodo komenciĝas respektive finiĝas dum la Ĝenerala Asembleo.

7.3. Proceduraj principoj de la Estraro

Principe, ĉiu estrarano devas havi funkciantan retaliron kaj almenaŭ minimumajn informadikajn kapablojn. Ĉar la Estraro laboras ĉefe interrete, estraranoj devas regule konsulti siajn retmesaĝojn kaj respondi kiel eble plej frue, maksimume post tri labortagoj. De ĉiu mesaĝo, kiu koncernas la agadon de la Akademio, estraranoj ĉiam sendu kopion al la Prezidanto, por ke tiu povu kunordigi la diversajn iniciatojn. Estas rekomendite, ke sube de ĉiu mesaĝo de la estraranoj, kaj laŭeble de ĉiuj Akademianoj, aperu la adreso de la Oficiala Retejo.
Per la akcepto mem de sia posteno, estrarano akceptas la procedurajn principojn.

7.4. Elekto de la Estraro

Ĉe la fino de sia mandatperiodo, la Estraro demisias kaj raportas pri sia trijara agado ĉe la Ĝenerala Asembleo kaj per oficiala mesaĝo al ĉiuj Akademianoj. Dum la Ĝenerala Asembleo la demisianta Sekretario kolektas sinproponojn por la nova Estraro; aliaj sinproponoj povas atingi la Sekretarion antaŭ fiksita dato, ordinare la 30a de septembro de la koncerna jaro.
Post tiu dato, la Sekretario pretigas balotilon kun ĉiuj sinproponoj kaj sendas ĝin rete al la Akademianoj (per normala poŝto al Akademianoj sen interreta aliro).
La Akademianoj elektas la Prezidanton kaj 4 Estraranojn, kiuj elektas inter si la estrarajn funkciojn.
Validas ĉiuj voĉdonoj kiuj alvenos (rete aŭ normalpoŝte) al la Sekretario antaŭ la 31a de decembro de la koncerna jaro. Antaŭ la 31a de januaro la demisianta Sekretario komunikas al la Akademio la konsiston de la nova Estraro, kiu tuj ekdeĵoras.

Artikolo 8. Arbitracia Komisiono

Arbitracia komisiono klopodas solvi konfliktojn inter membroj de la Akademio.
Ĝi konsistas el 3 membroj elektitaj de la Estraro interkonsente kun la interesitaj partioj en la konflikto: ĉiu partio proponas po tri membrojn, inter kiuj la Estraro elektas po unu membron: la trian anon de la Arbitracia komisiono elektas la du elektitaj kaj konfirmas lin la Estraro.

IV. Oficialaj organoj

Artikolo 9. Oficiala Retejo

La Akademio havas Oficialan Retejon, per kiu ĝi informas pri sia agado, konservas arĥivon de ĉiuj oficialaj protokoloj kaj raportoj, ebligas rapidan kaj fruktodonan interŝanĝon inter la Akademianoj.
Krome, la Oficiala Retejo estas libera spaco por senpaga publikigo de prozaj kaj poeziaj kontribuoj de la Akademianoj. Tiujn kontribuojn redaktas komisiita estrarano por altnivela prezento en reta kadro.
La Oficiala Retejo estas ankaŭ libera por publikigo de kritikaj kontribuoj pri la historio de la Esperanta literaturo, pri novaj eldonoj, pri la stato de la Esperanta literaturo ĝenerale.
Kiel ĝenerala principo, ĉiuj Akademianoj, inkluzive la Apogantajn Membrojn, nepre rajtas publikigi siajn verkojn en la retejo sen ajna cenzuro, en la respekto de minimuma deco kaj de la internaciaj leĝoj.

Artikolo 10. Literatura revuo

La Akademio, laŭ sia eblo, produktas literaturan revuon presitan kaj/aŭ interretan. Komisiita estrarano respondecas pri la kreo de altnivela redakta komitato kaj pri regula stimulo kaj invito al ĉiam novaj literaturaj kontribuaĵoj.

Artikolo 11. Angulo de la Literatura Akademio de Esperanto

Interkonsente kun UEA, la Akademio kontribuas ĉiumonate al ties organo per redaktado de literatura spaco.
Tiu spaco estas dediĉita al la diskonigo de grandaj nomoj kaj temoj de nia originala literaturo.

V. Ŝanĝoj en la Statuto

Artikolo 12. Propono

Ĉiu statuta ŝanĝo devas esti proponita de almenaŭ kvin Akademianoj.

Artikolo 13. Voĉdono

La estraro raportas al la Akademio pri ĉiuj proponitaj statutaj ŝanĝoj. Ili estas aprobitaj se konsentas minimume du trionoj de la voĉdonrajtaj Akademianoj.

VI. Malfondo

Artikolo 14. Decido pri malfondo de la Akademio

Por malfondo de la Akademio devas decidi almenaŭ tri kvaronoj de la Akademianoj, kun almenaŭ duono de la rajtaj voĉdonoj.
Kaze de malfondo, ĝia havaĵo transiras al UEA kiel ĝia gardanto, administranto kaj uzanto, ĝis denove simila organizaĵo ekestos.