Etikedaj arkivoj: Jorge Camacho
Klerige: Literatura Forumo (2-a sesio)
Plia literatura rendevuo, por kleriĝi kaj inspiriĝi
Post la unua Literatura Forumo en septembro, dum la Monda Festivalo, la serio “Klerige” (sub la kunordigo de la komisiito de UEA pri Kulturo Claude Nourmont) proponas plian forumsesion, dum kiu eblos pliprofundiĝi en la Esperanto-literaturon per dialogo kun du el niaj konataj verkistoj.
Legi plu Klerige: Literatura Forumo (2-a sesio)
Literatura Forumo
Hodiaǔ la 15an de septembro 2020, 16:00-18:00 UTC
Se vi deziras koni pli proksime kelkajn el niaj konataj verkistoj, pliprofundiĝi en nian literaturon kaj kulturon, inspiriĝi pri verkado, bonvenon en la Forumo!
Partoprenos en la unua sesio:
– Anna Löwenstein
– Mikaelo Bronŝtejn
– Spomenka Ŝtimec
– Jorge Camacho
Organizis kaj gvidos la sesion Oleg Ĉajka.
Ligilo al la Zoom-ĉambro: https://us02web.zoom.us/j/85346698617
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj
La aranĝo estos spektebla vivelsende per la Jutub-kanalo de UEA:
Camacho dum SES (2020)
Hodiaǔ je 21:00 (CEST) Jorge Camacho prezentos siajn versojn dum Somera Esperanto-Studado (SES 2020).
Spektu ĝin ĉe la film-subpaĝo de E@I aǔ per YouTube