Kategoriaj arkivoj: Zamenhof

‘Rememoroj pri la lastaj jaroj de mia patro’ de Adamo Zamenhof

Okaze de la mort-datreveno de Ludoviko Lazaro Zamenhof, ni invitas vin legi artikolon de Adamo Zamenhof pri la lastaj jaroj de la iniciatinto de Esperanto.

EN AŬGUSTO 1914 devis okazi la X-a Universala Kongreso de Esperanto en Parizo. Mia patro kune kun la patrino forveturis al la Kongreso, kvankam oni jam ĉie parolis kaj skribis pri la minacanta milito. Sed tamen ĝenerale oni ne tro kredis, ke la milito efektive povas okazi kaj certe neniu supozis, ke ĝi estos tiel serioza kaj longa. Miaj gepatroj veturis tra Germanujo kaj ili ĵus alvenis al Köln, kiam ili eksciis, ke la milito estis deklarita inter Germanujo kaj Rusujo. Oni anoncis al ili, ke ili devas tuj forlasi Germanujon kiel civitanoj de malamika lando, ĉar Varsovio ja apartenis en tiu tempo al la rusa registaro. Mia patro estis tamen tiel sugestiita per la penso pri la internacia paca kunveno en Parizo, ke li eĉ hezitis, ĉu li devas nepre reveni Varsovion, aŭ daŭrigi la vojaĝon al Parizo. Li supozis, ke la kongreso malgraŭ ĉio okazos en paco, kaj, post la kongreso, la milito jam certe estos finita. Sed jam li rimarkis strangan ŝanĝon ĉe la oficistoj kaj kunvojaĝantoj, kaj baldaŭ komprenis, ke la pacaj interrilatoj inter la homoj povas facile kaj rapide malaperi, kiam oni publike anoncas, ke civitano de iu lando aŭ homo de alia gento estas malamiko.
Legi plu ‘Rememoroj pri la lastaj jaroj de mia patro’ de Adamo Zamenhof

Mesaĝo de UEA okaze de la Zamenhof-tago, 15-a de decembro 2020: Esperanto por monda kunlaboro

La 15-an de decembro la parolantoj de la internacia lingvo Esperanto festas la Zamenhof-tagon, nome la tagon de Ludoviko Lazaro Zamenhof, deklarita de Unesko ‘merita monda personeco’ pro la kreado de la internacia lingvo Esperanto kaj pro la disvastigo de la ideoj de paco, interkompreniĝo kaj kunlaboro inter ĉiuj popoloj.

La jaro 2020 estos memorata en la tuta mondo kiel la jaro en kiu la homaro komprenis, ke mondaj defioj, kiel la koronvirusa pandemio postulas komunajn respondojn en konsento kaj kunlaboro. En ĉi tiu jaro la parolantoj de Esperanto ankoraŭ pli firme devas deklari al la mondo siajn valorojn, ke homoj kaj popoloj estas egalaj kaj ke interkompreniĝo, toleremo kaj kunlaboro inter ĉiuj estas eblaj kaj esencaj.
Legi plu Mesaĝo de UEA okaze de la Zamenhof-tago, 15-a de decembro 2020: Esperanto por monda kunlaboro

21-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

21-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj
21-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

Partoprenu en la 21-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, tradicia renkontiĝo de esperantistoj en la nastkiĝurbo de LLZ! Ĝi okazos en la tagoj 11–13 de decembro, ĉi-foje en reta formo per Zoom.

En la programo interalie: koncertoj de Tim Gallego kaj Kajto, virtuala ekskurso en la regiono, historio de Bjalistoko kaj Esperanto, prezentaĵoj pri loka aktiveco de polaj esperantistoj kaj multe pli. La partopreno estas senpaga kaj ne necesas plenigi aliĝilon. La programon kaj ĉiujn detalojn vi trovos ĉe la paĝo de Bjalistoka Esperanto-Societo.