Ĉiujare, la 27-an de januaro, ni markas la Tagon de Holokaŭsta Memoro, tagon de funebrado pro la milionoj kiuj perdis la vivon kaj de honorigo de tiuj kuraĝaj individuoj kiuj helpis savi la vivon de aliaj kiuj aliokaze pereus. Universala Esperanto-Asocio aparte memoras la milojn de parolantoj de Esperanto kiuj pereis kaj, inter ili, la familianoj de L.L. Zamenhof, la kreinto de Esperanto. Lia lingvo estis identigita por aparta denuncado en la libro de Hitler Mein Kampf.
La tagon post la alveno de la armeo de Hitler en Varsovion, la familianoj Zamenhof estis elserĉataj. La filo de L.L. Zamenhof, Adam, estis arestita kaj, komence de 1940, mortpafita; liaj filinoj Zofia kaj Lidia estis murditaj en Treblinka, kune kun lia fratino Ida, en 1942. Nur la filo de Adam, Ludwik, mirakle transvivis, dank’ al ne nur sia lerteco sed ankaŭ al la ŝirmado donita al li kaj lia patrino de Pastro Marceli Godlewski, de la Paroĥo de Ĉiuj Sanktuloj, en la Placo Grzybowski en Varsovio. Pastro Godlewski, kaj aliaj personoj similaj al li, tiel helpis transvivigi tiun esperon kiun oni trovas eĉ en la nomo mem de Esperanto.
Legi plu Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Holokaŭsta Memoro, 27 januaro 2021