Kategoriaj arkivoj: Poezio

Al la Juda Foririnto

Deij – el https://sezonoj.ru/2019/11/blk-11/

de Lodewijk Cornelis Deij

Li fermis la kofron, manpremis—adiaŭ!
Sen ia protesto li iris . . . Hodiaŭ
mi tion komprenas; li povis nur miri,
ke mi, la kristano, lin lasis foriri.

Kun kapo klinita la kofron li portis.
Li iris la vojon al Auschwitz kaj mortis
sen ia protesto . . . Li povis nur miri,
ke mi, la kristano, lin lasis foriri.

Kaj iam la filo kun filo parolos,
kaj tiu demandos, la veron li volos.
La mia silentos . . . kaj povos nur miri,
ke mi, la kristano, lin lasis foriri.

Ni sentis kompaton kaj monon kolektis,
dum kelkaj el ni la infanojn protektis.
Sed Auschwitz ekzistis! Nu, kion plu diri?
Ke mi kaj ke vi . . . ni lin lasis foriri.

Mia penso – de Carmel Mallia

Carmel Mallia - el esperanto.net
Carmel Mallia – el http://esperanto.net
Carmel Mallia hodiaǔ festas la 91an datrevenon de sia naskiĝo. Li naskiĝis la 9an de novembro 1929 en Malto, publikigis multajn librojn kaj gajnis literaturajn premiojn. Liaj poemoj aperis ankaǔ en Esperanta Antologio redaktita de William Auld

Mia penso
Ĉirkaŭata
de l’ silenta harmonio de l’ naturo,
dancas mia pens’ kun sia memo
al la ebriiga ritmo ĉiutaga.

Mi sentas mian penson
puriĝanta,
kiel en la tutunua sunleviĝo
disiĝis de la ter’ la firmamento.

Ĝi nudas, kiel en Edeno paradiza
sin mem amante.
Ĝi triumfe kantas,
kiel la bibliaj Judoj
la transiron
el l’ Egiptuj’ malpura.

Mi lante en ĝin blovas
la homan komprenilon.
Ĉiam silentante,
ĝi en si mem parolas
nur unuvortan lingvon:
MI.

Klerige: Literatura Forumo (2-a sesio)

Plia literatura rendevuo, por kleriĝi kaj inspiriĝi

Post la unua Literatura Forumo en septembro, dum la Monda Festivalo, la serio “Klerige” (sub la kunordigo de la komisiito de UEA pri Kulturo Claude Nourmont) proponas plian forumsesion, dum kiu eblos pliprofundiĝi en la Esperanto-literaturon per dialogo kun du el niaj konataj verkistoj.
Legi plu Klerige: Literatura Forumo (2-a sesio)