Akademio Literatura de Esperanto ĉeestas en pluraj sociaj retejoj:
Kategoriaj arkivoj: Ĝenerale
Memorialo omaĝe al Lucija Borčić (26.7.1921-14.11.2015)
Plurfoje la E-elsendoj de Pola RetRadio informis pri Omaĝevento honore al kroata verkistino kaj tradukistino Lucija…
Afiŝita de Pola Retradio en Esperanto je la Merkredo, 18-a de novembro 2020
Tago de la verkistinoj, en Hispanio
La 19a de oktobro 2020 estas en Hispanio la “Tago de la verkistinoj”.
Hispana Esperanto-Federacio (HEF) estas akceptita kiel oficiala kunfestanto en la omaĝo al la verkistinoj, kiun la Nacia Biblioteko de Hispanio okazigas ĉiujare ekde 2016.
Ĉi-jare HEF partoprenos diversmaniere. Unu el la ĉefaj eroj de la omaĝo estos la aperigo de kvin kurtaj filmetoj en la jutubejo de la Asocio.
Legi plu Tago de la verkistinoj, en Hispanio
Ne estas fido nur
Mark Fettes prezentas sian novan libron “Ne estas fido nur, Elektitaj artikoloj kaj paroladoj el la jaroj 2010–2019”.
Ĝi estas senpage elŝutebla ĉe http://mark.trovu.com
Mark Fettes (n. 1961 en Usono) estas longtempa aktivulo en la Esperanto-movado, precipe en UEA, kie li rolis i.a. kiel redaktoro de la revuo “Esperanto” (1986–1992), estrarano (1992–1998) kaj Prezidanto (2013–2019). De post 2002 li estas profesoro pri edukado en la universitato Simon Fraser, Vankuvero, Kanado, kie liaj esploroj rilatas al la aktivigo de la fantazio kaj kreemo de infanoj kaj instruistoj, la interproksimiĝo de lernejoj kaj la loka naturo, kaj la valorigo de indiĝenaj kulturoj kaj lingvoj.
Zoom-intervjuo kun Trevor Steele
Speciale por la pandemio
Bonvenon!
Ni bonvenigas vin en nia modernigita retejo!
La 24an de julio 2008 naskiĝis dum la Universala Kongreso en Roterdamo la Akademio Literatura de Esperanto, kiu daŭrigas la laboron de la iama Esperantlingva Verkista Asocio (EVA).
Nia retejo estas nun komforte krozebla ankaŭ per poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj; eblas ricevi ĝisdatigojn per RSS-fluo, per niaj kontoj ĉe Facebook kaj Twitter; laste sen ne balaste, eblas ankaŭ sendi kontribuaĵojn eĉ se oni ne estas membroj de nia Akademio.
“Ŝatu” kaj sekvu nin!