La 30a de aprilo de 2021 estas la limdato por akcepto de verkoj ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA.
belartajkonkursoj@gmail.com
bk@co.uea.orgAfiŝita de Amikoj de Belartaj Konkursoj de UEA je la Sabato, 24-a de aprilo 2021
Monataj arkivoj: Aprilo 2021
Pri Interkultura Novelo-Konkurso (INK) en la angla
Stela prezentis la INK-konkurson en la angla lingvo en la YouTube-kanalo de fingtamLangs.
As an ambassador of the #INK shorty story competition I speak about #Esperanto-things: such as why we are revolutionary, but also stuck in the 19th century. Thank you @fingtamLangs (that name tho…. ?) https://t.co/FKY9l96YMi
— 'la … Stela' ?️ (@Stela_Bee) April 23, 2021
Restas du monatoj!
Restas du monatoj por sendi kontribuaĵon al konkurso INK. Ĉu Kovim-19 ŝanĝis vin?
‘Rememoroj pri la lastaj jaroj de mia patro’ de Adamo Zamenhof
Okaze de la mort-datreveno de Ludoviko Lazaro Zamenhof, ni invitas vin legi artikolon de Adamo Zamenhof pri la lastaj jaroj de la iniciatinto de Esperanto.
EN AŬGUSTO 1914 devis okazi la X-a Universala Kongreso de Esperanto en Parizo. Mia patro kune kun la patrino forveturis al la Kongreso, kvankam oni jam ĉie parolis kaj skribis pri la minacanta milito. Sed tamen ĝenerale oni ne tro kredis, ke la milito efektive povas okazi kaj certe neniu supozis, ke ĝi estos tiel serioza kaj longa. Miaj gepatroj veturis tra Germanujo kaj ili ĵus alvenis al Köln, kiam ili eksciis, ke la milito estis deklarita inter Germanujo kaj Rusujo. Oni anoncis al ili, ke ili devas tuj forlasi Germanujon kiel civitanoj de malamika lando, ĉar Varsovio ja apartenis en tiu tempo al la rusa registaro. Mia patro estis tamen tiel sugestiita per la penso pri la internacia paca kunveno en Parizo, ke li eĉ hezitis, ĉu li devas nepre reveni Varsovion, aŭ daŭrigi la vojaĝon al Parizo. Li supozis, ke la kongreso malgraŭ ĉio okazos en paco, kaj, post la kongreso, la milito jam certe estos finita. Sed jam li rimarkis strangan ŝanĝon ĉe la oficistoj kaj kunvojaĝantoj, kaj baldaŭ komprenis, ke la pacaj interrilatoj inter la homoj povas facile kaj rapide malaperi, kiam oni publike anoncas, ke civitano de iu lando aŭ homo de alia gento estas malamiko.
Legi plu ‘Rememoroj pri la lastaj jaroj de mia patro’ de Adamo Zamenhof