Etikedaj arkivoj: prozo

“Mi ne havas horloĝon”, de Paulo Sérgio Viana

el: http://verkoj.com/verkistoj/paulo-sergio-viana/mi-ne-havas-horlogon/


Voĉlegado: Paulo Sérgio Viana

Fantomoj estas nevideblaj, ankaŭ virusoj. Kaj ambaŭ hantas. La urbo estas preskaŭ senhoma, ĉiuj rifuĝas en siaj domoj. Malpli da aŭtoj surstrate. Pandemio. Kvaranteno.

Ĉiu urbo havas sian kvanton da mizeruloj, kiuj dependas de almozoj por vivi. Ili petadas sur trotuaroj, apud semaforoj, ĉe enirejoj de bankoficejoj. Nuntempe la urbo estas preskaŭ senhoma, almenaŭ en publikaj lokoj. De kiu do almozpeti? Homoj malsatas. Almozuloj estas homoj, havas stomakon kaj malsataĉas. Silente ili vagas tra la urbo kaj dormas sub markezoj. Ie kaj ie oni vidas ankaŭ infanojn vagantajn kiel hundoj. Malsataj infanoj.

Ĵurnaloj, televidstacioj kaj radiostacioj proponas, ke oni donacu nutraĵojn. Oni dismetas tabletojn kun afiŝoj: “Lasu ĉi tie vian nutrodonacon”.

Legi plu “Mi ne havas horloĝon”, de Paulo Sérgio Viana

INK Literatura babilado kun SAT

ink-logotipoEn nia unua programero la 1an de Majo je 13:00 UTC ni babilos kun SAT-anoj pri tiu ĉi grava tago en la historio de laboristoj ĉirkaŭ la mondo.

Ĉu vi volas verki por la konkurso de INK sed ne scias kiel? Ni helpos al vi!

Venu kaj kaptu inspiron de tio kio okazas en la mondo!

En nia unua programero la 1an de Majo ni babilos kun SAT-anoj pri tiu ĉi grava tago en la historio de laboristoj ĉirkaŭ la mondo.

Ni babilados pri kiel oni organizas la tradicie grandajn manifestaciojn dum pandemiaj tempoj kaj pri kiaj literaturaĵoj en Esperanto ekzistas pri la temo.
Dum la fina duonhoro per helpaj gvidlinioj ni verkos kune rakontojn en Jitsi-ĉambro https://meet.jit.si/VerkuVerku (se vi uzas komputilon, vi nenion devos instali; dume, per aptelefono vi bezonos instali la apon Jitsi).

La programo estos elsendita vive tra la jutubkanalo de SAT.

Ĉiu estas bonvena, ni ĝojas, ke vi venos!

Legoklubo: tri verkoj el la 10-aj Bjalistokaj Kajeroj

Sabate la 9an de Januaro 2021, ekde 13:30 ĝis la 15:30 UTC, Legoklubo kunvenos rete por diskuti tri verkojn gajnintajn premion en la 10a Literatura Konkurso organizita de Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo:

  • Unua premio: verko de Elżbieta Karczewska Belega Davido à la kronviruso – 19
  • Dua premio: verko de Andrzej Liczmonik Pandemionium
  • Tria premio: verko de Justyna Rut-Thiam Memorlibro el pandemio

Elŝutu la enhavon de la 10-aj Bjalistokaj Kajeroj: Bialistokaj-kajeroj-2020.pdf

Bonvolu anonci vin en la evento-paĝo en Facebook por ricevi la kunven-ligilon.

“La Eta Princo”: prelego de Francisko Lorrain

La Eta Princo
La Eta Princo

Hodiaǔ la 31an de Julio 2020 je 18:30 UTC

Kadre de #mondafest2020, Universala Esperanto Asocio kaj Akademio Literatura okazigos prelegon de Francisko Lorrain, franckanada kunordiganto de la traduka kaj revizia teamo respondeca pri la aperigo de la plej ĝisdata esperantlingva versio de “La Eta Princo”.

La prelegon eblos spekti per Youtube-vivelsendo, Facebook-paĝo de UEA kaj kompreneble http://mondafest.net/

https://eventaservo.org/e/de2942