Por aliĝi

Aliĝu al la Akademio Literatura de Esperanto! Ĝi estas la ĉefa literatura instanco de la Esperanta movado. Aparteni al ALE signifas meti sin en la centron de nia literatura vivo, partopreni en la debato, esti ĉiam informita pri renkontiĝoj kaj kursoj, kunlabori kun verkistoj, eldonistoj kaj aliaj literatoroj. Por aliĝi al ALE, laŭstatute sufiĉas ke vi apartenu al unu el la sekvaj kategorioj:

a) verkistoj de beletro (prozo, poezio, teatraĵoj, eseoj) aŭ de faka literaturo (scienco, tekniko);

b) tradukistoj al Esperanto en la branĉoj menciitaj sub a);

c) kritikistoj/recenzistoj de tiaj verkoj;

d) redaktoroj de internaciaj gazetoj;

e) eldonistoj de esperantlingvaj eldonaĵoj.

Se vi dubas, ke vi rajtas aliĝi al ALE, antaŭ ĉio kontaktu la Prezidanton por pliaj informoj. La aliĝo al ALE kostas nur 10 eŭrojn. Se vi jam en la pasinteco membris en ALE kaj volas aliĝi denove, sufiĉas ke vi debetu vian UEA-konton je 10 eŭroj favore al la konto de ALE:

evax-h

samtempe informante la kasiston pri via pago. Se vi emas fariĝi nova membro, vi unue devas proponi vin al la Prezidanto aŭ al la Sekretario, por ke ili proponu vin al la Komitato, kiu akceptos vin post ekzameno de via motivigo. La proceduro, en normalaj kazoj, estas sufiĉe rapida. Post tio vi pagos vian kotizon al ALE laŭ la supraj indikoj. Por kandidatoj loĝantaj en nepagipovaj landoj, aŭ kiuj troviĝas en apartaj situacioj, la kotizon povas kontribui ALE mem. Petu la Sekretarion por detaloj. Ne maltrafu la okazon partopreni en altnivela literatura rondo, en kiu ankaŭ via kontribuo estos bonvena!