Legu pli en la retejo de BEJO.
Etikedaj arkivoj: literatura konkurso
INK Literatura babilado kun SAT
En nia unua programero la 1an de Majo je 13:00 UTC ni babilos kun SAT-anoj pri tiu ĉi grava tago en la historio de laboristoj ĉirkaŭ la mondo.
Ĉu vi volas verki por la konkurso de INK sed ne scias kiel? Ni helpos al vi!
Venu kaj kaptu inspiron de tio kio okazas en la mondo!
En nia unua programero la 1an de Majo ni babilos kun SAT-anoj pri tiu ĉi grava tago en la historio de laboristoj ĉirkaŭ la mondo.
Ni babilados pri kiel oni organizas la tradicie grandajn manifestaciojn dum pandemiaj tempoj kaj pri kiaj literaturaĵoj en Esperanto ekzistas pri la temo.
Dum la fina duonhoro per helpaj gvidlinioj ni verkos kune rakontojn en Jitsi-ĉambro https://meet.jit.si/VerkuVerku (se vi uzas komputilon, vi nenion devos instali; dume, per aptelefono vi bezonos instali la apon Jitsi).
La programo estos elsendita vive tra la jutubkanalo de SAT.
Ĉiu estas bonvena, ni ĝojas, ke vi venos!
Restas du monatoj!
Restas du monatoj por sendi kontribuaĵon al konkurso INK. Ĉu Kovim-19 ŝanĝis vin?
Literaturaj konkursoj en Esperanto
Ni kreis apartan paĝon por listigi literaturajn konkursojn en Esperanto. Se mankas informo pri alia konkurso, bonvolu kontakti nin.
„Pandemio – neĉiutaga ĉiutageco”
Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo anoncas la 10-an literaturan konkurson „Esperanto ligas homojn” por rakonto sub la titolo „Pandemio – neĉiutaga ĉiutageco”.