Kategoriaj arkivoj: Prozo
Legoklubo: Blankaj noktoj, de Dostojevskij
Sabate la 19an de Decembro 2020 ekde 13:00 UTC, Legoklubo kunvenos rete por diskuti pri la romano de Fjodor Dostojevskij Blankaj Noktoj (elŝutebla en PDF kaj ePUB)
Bonvolu anonci vin en la evento-paĝo en Facebook por ricevi la kunven-ligilon.
Legoklubo: “La pika damo”, de Puŝkin
Legoklubo, grupo en Facebook, anoncas novan kunvenon:
La 14an de Novembro ni faros diskuton pri la rakonto La pika damo de Aleksandr Puŝkin. Vi povas ĝin trovi senpage en la jena ligilo:
http://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php
La blanka kolombino de Kordovo
Mikaelo Bronŝtejn tradukis en Esperanton romanon de Dina Rubina: La blanka kolombino de Kordovo, jam aĉeteblan ĉe UEA.
La blanka kolombino de Kordovo (2009) konsistas el la elementoj distingaj por la tradicia familia sagao (historio de la familio de profesoro-falsisto Kordovin), aventura literaturo (kun historio pri piratoj) kaj moderna krimromano. Tre malofte prezentas sin en ĉi tiu romano la rakontanto – silenta observanto, ĵonglisto de motivoj, kaŝita demiurgo, kiu en la universo-teatro lerte tiras ŝnuretojn de siaj marionetoj, kiuj ne ĉiam obeas, ofte spitemas kaj foje-foje obstiniĝas. Tian bildon kompletigas aludoj literaturaj (antaŭ ĉio pri rusa kaj hispana verkoj), pentroartaj (en kies centro rolas El Greco).
Dina Rubina tamen komplikas la strukturon de sia verko, ĉar krom la ĉefa rakontofluo aperas kursivaj aldonoj (foje klarigoj, foje „malklarigoj”, deflankiĝoj, temoŝanĝoj). Tio faras la unikan impreson pri la rakonta duvoĉo. Kaj ankoraŭ rimarkindas la magia „kaj tiel plu” de la onklino de Kordovin, Ĵuka, kiu kovras aŭ fermas per ĉi tiu esprimo la nedeziratan parton de la historio pri sia familio.
Sian rolon ludas multaj simboloj ‒ (la titola blanka kolombino – marko de Kordovin, kiun li lasas sur ĉiu falsita bildo – aŭ la vendita pokalo, kiun li sonĝas kiel koŝmaron) – ili servas por malkovri la sekreton. Sed Kordovin forgesas, ke pro la malkovro de tio, kio estis tenata en sekreto, oni pagas la plej altan prezon.
Legu parton de la unua ĉapitro post la sekva prezento pri ŝi.
Legi plu La blanka kolombino de Kordovo
“La Eta Princo”: prelego de Francisko Lorrain
Hodiaǔ la 31an de Julio 2020 je 18:30 UTC
Kadre de #mondafest2020, Universala Esperanto Asocio kaj Akademio Literatura okazigos prelegon de Francisko Lorrain, franckanada kunordiganto de la traduka kaj revizia teamo respondeca pri la aperigo de la plej ĝisdata esperantlingva versio de “La Eta Princo”.
La prelegon eblos spekti per Youtube-vivelsendo, Facebook-paĝo de UEA kaj kompreneble http://mondafest.net/
Tago de Meza Oriento kaj Norda Afriko
Tago de Meza Oriento kaj Norda Afriko
kadre de “MondaFestʼ 2020”
Sabate la 4an de Julio 2020
11:00 – 17:00 : UTC
Virtuale per Zomo (Zoom) interrete [klaku por la tuta programo]
Okaze de la Tago de Meza Oriento kaj Norda Afriko, Akademio Literatura de Esperanto elektis kelkajn librojn mendeblajn tra la libroservo de UEA. Tiu ĉi tago estas bona okazo por koni tiujn landojn ankaǔ laǔ literatura vidpunkto. Akademio Literatura de Esperanto elektis kaj prozajn kaj poeziajn, sed, kompreneble, en la katalogo de UEA troviĝas pluraj aliaj verkoj kaj ni volonte invitas malkovri ilin.
Legi plu Tago de Meza Oriento kaj Norda Afriko
Rakontaro de Genĝi
Ĵus eldoniĝis la unua parto de “Rakontaro Genĝi” (Genzi monogatari/源氏物語)en Esperanto. La unua parto enhavas la unuajn 20 volumojn el 54.
Japana korteganino Murasaki Ŝikibu verkis la grandan amromanon en la komenco de la 11a jarcento. Estas malmultaj eĉ inter japanoj, kiuj sukcesis tralegi la grandan romanon, ĉar tiama malnova japanlingvo estas tre malfacila por nuntempuloj. Sed ni povas facile ĝui la romanon en Esperanto.
Legi plu Rakontaro de Genĝi