Monataj arkivoj: Oktobro 2020

Rezultoj de la internacia esperanta literatura konkurso “Hristo Gorov”

En 2020 Bulgara Esperanto-Asocio sepan fojon organizis la Internacian Esperantan Literaturan Konkurson “Hristo Gorov – Hrima”. La konkurso estas tradicia kaj en ĝi partoprenas Esperantaj aŭtoroj el diversaj landoj.
Ĉijare en la literatura konkurso partoprenis Esperantaj verkistoj el Brazilo, Francio, Irano, Kongo, Rusio, Litovio, Ĉeĥio, Turkio, Germanio, Rumanio, Italio, Britio, Tanzanio, Tajvano, Armenio, Pollando, Slovakio, Ukrainio, Nov Zelando, Bulgario. Ili sendis 17 rakontojn kaj 8 eseojn.
Legi plu Rezultoj de la internacia esperanta literatura konkurso “Hristo Gorov”

Tago de la verkistinoj, en Hispanio

La 19a de oktobro 2020 estas en Hispanio la “Tago de la verkistinoj”.

Hispana Esperanto-Federacio (HEF) estas akceptita kiel oficiala kunfestanto en la omaĝo al la verkistinoj, kiun la Nacia Biblioteko de Hispanio okazigas ĉiujare ekde 2016.

Ĉi-jare HEF partoprenos diversmaniere. Unu el la ĉefaj eroj de la omaĝo estos la aperigo de kvin kurtaj filmetoj en la jutubejo de la Asocio.
Legi plu Tago de la verkistinoj, en Hispanio

Legoklubo

Legoklubo, grupo en Facebook, anoncas novan kunvenon:

Ĉu ankaŭ vi ŝatas legi Esperantan literaturon kaj ŝatus priparoli vian sperton kun homoj, kiuj legis la samajn verkojn? Se jes, tiu-ĉi estas la loko por priparoli Esperantajn verkojn de la Belartaj Konkursoj!
Ĉi-kaze ni parolos pri du verkoj alireblaj ĉe:
http://esperanto.net/literaturo/bk/verk/fabelzameni.html
http://esperanto.net/literaturo/bk/verk/komercist.html
Dum la duhora kunveno ni priparolos ilin (do bonvolu legi ilin antaŭe) kaj niajn pensojn pri ili.
Tiuj, kiuj respondas ke ili venos, ricevos la ligilon al la renkontiĝo en privata mesaĝo antau la kunveno.
Atentu (!!!) pri la horo de la kunveno: ĝi estas de la 13:30 ĝis la 15:30 lau UTC.

La legorondo de TEJO

Ĉu vi ŝatas legi librojn en Esperanto?

La legorondo de TEJO estas neformala, senpaga grupo sub la interesgrupo pri Kulturo, kiu kunvenas ĉiun monaton por priparoli literaturon verkitan en la internacia lingvo. Ĝi celas tiujn, kiuj jam bone komprenas la lingvon kaj sentas sin aŭ flua aŭ preskaŭ flua, sendepende de ties nuna legemo.

Ĝi ekzistas por ke junaj esperantistoj tra la mondo povu legi subtenataj de aliaj sen la normalaj baroj de legado en nia lingvo: elektado, kosto, kaj manko de apogo/klarigoj. Ĉiun libron elektas la gvidanto el libroj senpage alireblaj rete. Oni legos ĉefe originalan literaturon, sed ankaŭ tradukojn gravajn al la historio kaj evoluo de Esperanto.

La grupon gvidos Hanso Becklin, komisiito pri Kulturo kaj konata instruisto de Esperanto.

Legu pli en tejo.org