Etikedaj arkivoj: Spomenka Štimec

La lasta! INK-babilado kun verkisto Spomenka Štimec

INK en sia kvara kaj lasta sabata babilado ekkonos la verkojn de Spomenka Štimec

En nia kvara kaj lasta programero la 12an de Junio je 13:00 UTC ni renkontiĝos en la jutuba kanalo de UEA, kie vi povos spekti konversacion kun verkisto Spomenka Štimec kaj la eldonisto de ŝiaj verkoj: Brunetto Casini (la eldonejo nomiĝas Edistudio).

La babiladon gvidas: Nicola Ruggiero.

La programo estos elsendita tra la jutuba kanalo de UEA.

Verkoj de Spomenka Štimec haveblas en la Katalogo de UEA, en Retbutiko de FEL kaj en la landaj libroservoj.

La lasta verkateliero post la babilado okazos en Jitsi je la 14:00 UTC: https://meet.jit.si/verkuverku komencantoj, spertuloj, interesiĝantoj pri verkado… ĉiu bonvenas!

Legoklubo: tri verkoj el la Belartaj Konkursoj

Sabate la 23an de Januaro 2021, ekde 13:30 ĝis la 15:30 UTC, Legoklubo kunvenos rete por diskuti tri verkojn gajnintajn premion en la Belartaj Konkursoj de UEA:

Bonvolu anonci vin en la evento-paĝo en Facebook por ricevi la kunven-ligilon.

Literatura Forumo

Hodiaǔ la 15an de septembro 2020, 16:00-18:00 UTC

Se vi deziras koni pli proksime kelkajn el niaj konataj verkistoj, pliprofundiĝi en nian literaturon kaj kulturon, inspiriĝi pri verkado, bonvenon en la Forumo!

Partoprenos en la unua sesio:
– Anna Löwenstein
– Mikaelo Bronŝtejn
– Spomenka Ŝtimec
– Jorge Camacho

Organizis kaj gvidos la sesion Oleg Ĉajka.

Ligilo al la Zoom-ĉambro: https://us02web.zoom.us/j/85346698617
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

La aranĝo estos spektebla vivelsende per la Jutub-kanalo de UEA: