Monataj arkivoj: Junio 2020

Rakontaro de Genĝi

Ĵus eldoniĝis la unua parto de “Rakontaro Genĝi” (Genzi monogatari/源氏物語)en Esperanto. La unua parto enhavas la unuajn 20 volumojn el 54.

Japana korteganino Murasaki Ŝikibu verkis la grandan amromanon en la komenco de la 11a jarcento. Estas malmultaj eĉ inter japanoj, kiuj sukcesis tralegi la grandan romanon, ĉar tiama malnova japanlingvo estas tre malfacila por nuntempuloj. Sed ni povas facile ĝui la romanon en Esperanto.

Legi plu Rakontaro de Genĝi

Tago de Azio kaj Oceanio (TAO)

Monda Fest' - emblemo

Tago de Azio kaj Oceanio
kadre de “MondaFestʼ 2020”

Vendrede la 26an de Junio 2020
09:00 – 13:00 : UTC
Virtuale per Zomo (Zoom) interrete [klaku por aliĝi]

Okaze de la Tago de Azio kaj Oceanio, Akademio Literatura de Esperanto elektis kelkajn librojn mendeblajn tra la libroservo de UEA. Tiu ĉi tago estas bona okazo por koni tiujn mondopartojn ankaǔ laǔ literatura vidpunkto. Akademio Literatura de Esperanto elektis kaj prozajn kaj poeziajn, sed, kompreneble, en la katalogo de UEA troviĝas pluraj aliaj verkoj kaj ni volonte invitas malkovri ilin.
Legi plu Tago de Azio kaj Oceanio (TAO)

Federico García Lorca

Lorca (1914).jpg
Federico García Lorca en 1914http://www.fotografias.net/22-10-2007/noticias/encuentran-fotografia-inedita-de-federico-garcia-lorca-en-la-universidad-de-granada, senkopirajta, Ligilo

La 5an de junio 1898 naskiĝis en Fuente Vaqueros (Granado, Hispanio) Federico García Lorca, nuntempe rigardata kiel la plej universala el la hispanaj poetoj. La 18an de aŭgusto 1936 viruso tiel danĝera kiel KOVIM-19, la viruso de faŝismo, murdis lin. Oni ankoraŭ ne scias, kie kuŝas liaj restaĵoj. Sed liaj versoj, ĉiam pli vivaj, troveblas en plej diversaj landoj kaj lingvoj. Ankaŭ en Esperanto. Per jena fragmento de lia “Gazalo pri la obskura morto”, kiun mi havis la ĝojon esperantigi kadre de mia eseo “Sur la spuroj de Federico García Lorca” (Universidade de Santiago de Compostela, 1996), mi volas honori lian memoron en la 122-jara datreveno de lia naskiĝo:

Mi volas dormi iom,
minuton aŭ jarcenton;
sed ĉiuj sciu ja, ke mi ne mortis;
ke kuŝas ora stalo mia-lipe;
ke estas mi la eta amik’ de Uest-vento;
ke estas mi la ega ombro de miaj larmoj.

Miguel Fernández