Kategoriaj arkivoj: Monda Fest’
VK 2020: Aŭtora Momento kun Miguel Fernández
VK 2020: Aŭtora Momento kun Sten Johansson
VK 2020: Aŭtora Momento kun Anna Striganova kaj Eldonejo Impeto
VK 2020: Aŭtora Momento kun Trevor Steele
Klerige – Historio de la magazino “Monato”
Paul Peeraerts prelegos pri la 40-jara historio de la revuo, ĉi-foje kadre de la “Klerigaj lundoj” de UEA. Por partopreni jen la Zoom-ligilo:
https://us02web.zoom.us/j/81118024051
Pasvorto: la nomo (minuskle) de nia komuna lingvo
Tempo: lundo, 21. septembro 2020, – 09:00 UTC
Estos eblo post la prelego fari demandojn al la preleganto.
INK-konkurso
Interkultura Novelo-Konkurso (INK) estas konkurso organizata de Akademio Literatura de Esperanto kaj aǔspiciata de Universala Esperanto-Asocio, celanta instigi aktualan novelan kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj. Sama temo, malsamaj vidpunktoj, malsamaj historioj…
La temo de la konkurso estis voĉdonita rete: “KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin”. Aŭtoroj estas nun invitataj verki novelojn pri ĉi tiu temo kaj sendi ilin per reta formularo antaŭ la 20-an de junio 2021.
Legi plu INK-konkurso
MondaFest’ – Printempa inaŭguro
Printempa Inaŭguro estas la ferma tago de la Monda Festivalo de Esperanto 2020 – MondaFest’.
MondaFest’ 2020 omaĝis du festajn sezonojn: Someron kaj Printempon.
La Somera Inaŭguro markis la unuan oficialan tagon de la festivalo kaj omaĝis la komenciĝon de somero en la norda hemisfero.
La Printempa Inaŭguro markas la lastan oficialan tagon de la Festivalo kaj omaĝas la komenciĝon de printempo en la suda hemisfero.
Tial MondaFest’ 2020 kun espero rigardas nian planedon, per inspiriĝo je sezonoj de varmo kaj florado, kaj per du inaŭguroj tenos dinamika kaj konstanta la agadon por Esperanto kaj por la kulturo de paco kaj diverseco en nia mondo.
Ekde la 14a horo UTC hodiaŭ la 20an de Septembro 2020:
Literatura Forumo
Hodiaǔ la 15an de septembro 2020, 16:00-18:00 UTC
Se vi deziras koni pli proksime kelkajn el niaj konataj verkistoj, pliprofundiĝi en nian literaturon kaj kulturon, inspiriĝi pri verkado, bonvenon en la Forumo!
Partoprenos en la unua sesio:
– Anna Löwenstein
– Mikaelo Bronŝtejn
– Spomenka Ŝtimec
– Jorge Camacho
Organizis kaj gvidos la sesion Oleg Ĉajka.
Ligilo al la Zoom-ĉambro: https://us02web.zoom.us/j/85346698617
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj
La aranĝo estos spektebla vivelsende per la Jutub-kanalo de UEA:
BK-Festo
La sesan de septembro, je la 16a horo en Berlino, Parizo, Roterdamo, Madrido, okazos la ceremonio de disdono de premioj de la Belartaj Konkursoj de UEA, en la kadro de MondaFest’.
Jen la kulmina momento de la plej klasika manifestiĝo de la Esperanta kulturo.
La Komisiono de la Belartaj Konkursoj, por kiu rolas kiel prezidanto kaj sekretario respektive Miguel Fernández Martín kaj Miguel Gutiérrez Adúriz, rigardas la ceremonion de disdono de la BK-premioj kiel eron de spektaklo konceptata por kunĝuado de la Esperanto-kulturo.
Tial ĝi parolas pri “BK-Festo”. Ĉi-jare la Festo, samkiel preskaŭ ĉiuj aranĝoj, okazas virtuale, kaj la BK-Sekretario, mem kompetenta uzanto de teknikaj rimedoj, kaj teamo de valoraj kunlaborantoj (muzikistoj, kantistoj, deklamantoj ktp.) igos la komunumon ĝoje kunfesti la mirindaĵon de nia kulturo en ties diversaj manifestiĝoj.
En la okazo oni konatiĝos kun la nomoj de la konkursaĵoj kaj konkursantoj premiitaj en la 71-a eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA.
Por kunspekti kaj kunfesti tiun ĉi specialan momenton, aliru la kanalon de UEA ĉe YouTube:
UEAviva aŭ la paĝon de UEA ĉe Facebook de kiuj elsendiĝos la Festo.
Se vi volas subteni la belartan agadon de UEA, via donaco bonvenas al la Belarta Fondaĵo: uea.org/alighoj/donacoj/belarto.
Ĉiuj verkoj premiitaj en la konkursoj legeblas en la serio Belarta Rikolto, aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA: katalogo.uea.org.