Monataj arkivoj: Novembro 2020

Mia penso – de Carmel Mallia

Carmel Mallia - el esperanto.net
Carmel Mallia – el http://esperanto.net
Carmel Mallia hodiaǔ festas la 91an datrevenon de sia naskiĝo. Li naskiĝis la 9an de novembro 1929 en Malto, publikigis multajn librojn kaj gajnis literaturajn premiojn. Liaj poemoj aperis ankaǔ en Esperanta Antologio redaktita de William Auld

Mia penso
Ĉirkaŭata
de l’ silenta harmonio de l’ naturo,
dancas mia pens’ kun sia memo
al la ebriiga ritmo ĉiutaga.

Mi sentas mian penson
puriĝanta,
kiel en la tutunua sunleviĝo
disiĝis de la ter’ la firmamento.

Ĝi nudas, kiel en Edeno paradiza
sin mem amante.
Ĝi triumfe kantas,
kiel la bibliaj Judoj
la transiron
el l’ Egiptuj’ malpura.

Mi lante en ĝin blovas
la homan komprenilon.
Ĉiam silentante,
ĝi en si mem parolas
nur unuvortan lingvon:
MI.

Klerige: Literatura Forumo (2-a sesio)

Plia literatura rendevuo, por kleriĝi kaj inspiriĝi

Post la unua Literatura Forumo en septembro, dum la Monda Festivalo, la serio “Klerige” (sub la kunordigo de la komisiito de UEA pri Kulturo Claude Nourmont) proponas plian forumsesion, dum kiu eblos pliprofundiĝi en la Esperanto-literaturon per dialogo kun du el niaj konataj verkistoj.
Legi plu Klerige: Literatura Forumo (2-a sesio)