Etikedaj arkivoj: poezio

Mia penso – de Carmel Mallia

Carmel Mallia - el esperanto.net
Carmel Mallia – el http://esperanto.net
Carmel Mallia hodiaǔ festas la 91an datrevenon de sia naskiĝo. Li naskiĝis la 9an de novembro 1929 en Malto, publikigis multajn librojn kaj gajnis literaturajn premiojn. Liaj poemoj aperis ankaǔ en Esperanta Antologio redaktita de William Auld

Mia penso
Ĉirkaŭata
de l’ silenta harmonio de l’ naturo,
dancas mia pens’ kun sia memo
al la ebriiga ritmo ĉiutaga.

Mi sentas mian penson
puriĝanta,
kiel en la tutunua sunleviĝo
disiĝis de la ter’ la firmamento.

Ĝi nudas, kiel en Edeno paradiza
sin mem amante.
Ĝi triumfe kantas,
kiel la bibliaj Judoj
la transiron
el l’ Egiptuj’ malpura.

Mi lante en ĝin blovas
la homan komprenilon.
Ĉiam silentante,
ĝi en si mem parolas
nur unuvortan lingvon:
MI.

Armand Su

Armand Su
Armand Su – el http://esperanto.net/literaturo/autor/su.html
Antaǔ 30 jaroj, en 1990 forpasis Armand Su, ĉina poeto en nia lingvo. Kun permeso de la redakcio de Esperanto (UEA), ni republikigas en niaj paĝoj artikolon de Shi Chengtai pri Armand Su: La poezio neniam submetiĝas

LA RUĜA GVARDIO

Bruligu mian bibliotekon tute,
kaj konfisku miajn verkojn absolute.
Ĉu vi vere kredas, ke ĉi-maniere
vi min jam komplete neigas surtere?
Alilandoj gardas miaj verkojn zorge,
Rome, Parize, Londone kaj Novjorke,
kiujn la rabistoj Ruĝaj ne atingos,
kaj nek mian nomon per fajro estingos!

1968

Pri Armand Su:

freneze flugas la hirundo

Marjorie Boulton hejme kun Oliver Digby Barrington Fairweather kaj Catley Bodkin (el oxfordmail.co.uk )
Marjorie Boulton hejme kun Oliver Digby Barrington Fairweather kaj Catley Bodkin (el oxfordmail.co.uk )

Respondo al saĝa konsilo
de Marjorie BOULTON (1924-2017)
aperis en Nica Literatura Revuo, 4/3, paĝoj 90-91

Jes, jes, vi min konsilas saĝe;
jes, mia amo min detruas;
mi devos venki ĝin kuraĝe;
jes, tia amo ja tabuas;
vi pravas; ĉiu amo tro
altvalorigas la amatan;
jes, iluzioj pri hero’
beligas homon kriplan, ratan.

Nur iluzio de elekto,
porrasa trompo de Natur’,
portempa lumo de perfekto,
okula iluzio nur;
glandoj de homa best’ petolas
kaj sin pravigas iluzie;
nur sangobolo nun parolas;
mi amas febre, senracie.
Legi plu freneze flugas la hirundo

Antaǔ 90 jaroj naskiĝis Baldur Ragnarsson

Antaǔ 90 jaroj, la 25-an de aŭgusto 1930 en Reyðarfjörður (Islando), naskiĝis Baldur Ragnarsson.

Strategio

Ne pli peza
ol poŝtmarko
la vintra emberizo

tamen neĝoŝtormo
ne povas ĝin forblovi
sed fendiĝas duflanken

kun kapo kontraǔ la vento
flugiloj firme fermitaj
ni provu tian strategion.

Baldur Ragnarsson


Omaĝo al Baldur Ragnarsson en la Festo de la Belartaj Konkursoj de UEA – 103a UK – Lisbono