Monataj arkivoj: Majo 2021

INK – Babilado kun eldonistoj

INK en sia tria sabata babilado kaj kunverkado atendas vin per diskuto pri eldonado de verkoj

En nia tria programero la 29an de Majo ni renkontiĝos en la Literatura Babilejo en facebook, kie vi povos aŭskulti konversacion pri eldonado de Esperantaj verkoj.

ink-logotipo

La invititoj de INK estas: Anna Striganova, Dima Ŝevĉenko kaj Petro Baláž.

Kiuj estas la defioj? Kiel trovi la legantojn? Kiel taksi kion eldoni?

La programo elsendiĝos en la facebook-grupo Literatura Babilejo https://www.facebook.com/groups/442766379191830

La kutima verkateliero post la babilado okazos en jitsi je la 14:00 UTC: https://meet.jit.si/verkuverku komencantoj, spertuloj, interesiĝantoj pri verkado… ĉiu bonvenas!

“Mi ne havas horloĝon”, de Paulo Sérgio Viana

el: http://verkoj.com/verkistoj/paulo-sergio-viana/mi-ne-havas-horlogon/


Voĉlegado: Paulo Sérgio Viana

Fantomoj estas nevideblaj, ankaŭ virusoj. Kaj ambaŭ hantas. La urbo estas preskaŭ senhoma, ĉiuj rifuĝas en siaj domoj. Malpli da aŭtoj surstrate. Pandemio. Kvaranteno.

Ĉiu urbo havas sian kvanton da mizeruloj, kiuj dependas de almozoj por vivi. Ili petadas sur trotuaroj, apud semaforoj, ĉe enirejoj de bankoficejoj. Nuntempe la urbo estas preskaŭ senhoma, almenaŭ en publikaj lokoj. De kiu do almozpeti? Homoj malsatas. Almozuloj estas homoj, havas stomakon kaj malsataĉas. Silente ili vagas tra la urbo kaj dormas sub markezoj. Ie kaj ie oni vidas ankaŭ infanojn vagantajn kiel hundoj. Malsataj infanoj.

Ĵurnaloj, televidstacioj kaj radiostacioj proponas, ke oni donacu nutraĵojn. Oni dismetas tabletojn kun afiŝoj: “Lasu ĉi tie vian nutrodonacon”.

Legi plu “Mi ne havas horloĝon”, de Paulo Sérgio Viana

“Dum pandemio, verka renkontiĝo kun miaj gepatroj” de Zdravka Metz

Jen nekonkursanta novelo por INK verkita de Zdravka Metz

ink-logotipo

KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis min?
PANDEMIO — NEĈIUTAGA ĈIUTAGECO

Dum pandemio, verka renkontiĝo kun miaj gepatroj

Antaŭ tridek ok jaroj mi translokiĝis de Kroatio al Kanado, provinco Kebekio. Post longa loĝado en Montrealo, mi vivas nuntempe, kaj lastajn kvin jarojn, en Granbeo. Kiam eblis, mi vizitis Kroation, gepatrojn, fratinojn, nian domon; kun miaj infanoj, kvarope familie aŭ mi sola.
Pasintan jaron, mi alvenis en printempo, ĉar mi gvidis grupeton de amikoj dum du semajnoj, vizitante interesajn lokojn por birdo-observado. Post la vojaĝo tra Kroatio, la geamikoj reiris Kanaden kaj mi restis pasigi tempon ĝis la somero, atendante familiojn de miaj gefiloj en julio. Mi ĝuis kun ili dusemajnan ripozon, sunumadon, banadon ĉe adriatika maro.
Legi plu “Dum pandemio, verka renkontiĝo kun miaj gepatroj” de Zdravka Metz

Nur se ili scius – nekonkursanta novelo por INK

Jen nekonkursanta novelo por INK verkita de Stela Besenyei-Merger

ink-logotipo

Nur se ili scius

Mi rigardas mian grandan ventron kiun mi tre bone povas kaŝi, ĉar en tiuj retaj kunsidoj oni nur vidas la vizaĝon kaj la ŝultrojn de homoj. En mia kazo ĉefe ili vidas mian junan filinon, kiu daŭre kaptas la tabulkomputilon el miaj manoj kaj volas rigardi sin mem sur la ekrano kaj samtempe montri al miaj universitataj amikinoj kion ŝi faras. Estas februaro, kaj ni renkontiĝas rete por pridiskuti kiel ni fartas kaj kio okazis en la pasintaj kelkaj monatoj. Ĝi estas tradicio de jaroj, sed kompreneble en tiuj pandemiaj tempoj kiel ni renkontiĝas tute ŝanĝiĝis.

Verdire mi hontas rakonti kio okazis. Legi plu Nur se ili scius – nekonkursanta novelo por INK

INK Literatura babilado kun SAT

ink-logotipoEn nia unua programero la 1an de Majo je 13:00 UTC ni babilos kun SAT-anoj pri tiu ĉi grava tago en la historio de laboristoj ĉirkaŭ la mondo.

Ĉu vi volas verki por la konkurso de INK sed ne scias kiel? Ni helpos al vi!

Venu kaj kaptu inspiron de tio kio okazas en la mondo!

En nia unua programero la 1an de Majo ni babilos kun SAT-anoj pri tiu ĉi grava tago en la historio de laboristoj ĉirkaŭ la mondo.

Ni babilados pri kiel oni organizas la tradicie grandajn manifestaciojn dum pandemiaj tempoj kaj pri kiaj literaturaĵoj en Esperanto ekzistas pri la temo.
Dum la fina duonhoro per helpaj gvidlinioj ni verkos kune rakontojn en Jitsi-ĉambro https://meet.jit.si/VerkuVerku (se vi uzas komputilon, vi nenion devos instali; dume, per aptelefono vi bezonos instali la apon Jitsi).

La programo estos elsendita vive tra la jutubkanalo de SAT.

Ĉiu estas bonvena, ni ĝojas, ke vi venos!