Etikedaj arkivoj: Miguel Fernández

BK-Festo

La sesan de septembro, je la 16a horo en Berlino, Parizo, Roterdamo, Madrido, okazos la ceremonio de disdono de premioj de la Belartaj Konkursoj de UEA, en la kadro de MondaFest’.


Jen la kulmina momento de la plej klasika manifestiĝo de la Esperanta kulturo.
La Komisiono de la Belartaj Konkursoj, por kiu rolas kiel prezidanto kaj sekretario respektive Miguel Fernández Martín kaj Miguel Gutiérrez Adúriz, rigardas la ceremonion de disdono de la BK-premioj kiel eron de spektaklo konceptata por kunĝuado de la Esperanto-kulturo.
Tial ĝi parolas pri “BK-Festo”. Ĉi-jare la Festo, samkiel preskaŭ ĉiuj aranĝoj, okazas virtuale, kaj la BK-Sekretario, mem kompetenta uzanto de teknikaj rimedoj, kaj teamo de valoraj kunlaborantoj (muzikistoj, kantistoj, deklamantoj ktp.) igos la komunumon ĝoje kunfesti la mirindaĵon de nia kulturo en ties diversaj manifestiĝoj.
En la okazo oni konatiĝos kun la nomoj de la konkursaĵoj kaj konkursantoj premiitaj en la 71-a eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA.

Por kunspekti kaj kunfesti tiun ĉi specialan momenton, aliru la kanalon de UEA ĉe YouTube:
UEAviva aŭ la paĝon de UEA ĉe Facebook de kiuj elsendiĝos la Festo.

Se vi volas subteni la belartan agadon de UEA, via donaco bonvenas al la Belarta Fondaĵo: uea.org/alighoj/donacoj/belarto.

Ĉiuj verkoj premiitaj en la konkursoj legeblas en la serio Belarta Rikolto, aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA: katalogo.uea.org.

Antaǔ 90 jaroj naskiĝis Baldur Ragnarsson

Antaǔ 90 jaroj, la 25-an de aŭgusto 1930 en Reyðarfjörður (Islando), naskiĝis Baldur Ragnarsson.

Strategio

Ne pli peza
ol poŝtmarko
la vintra emberizo

tamen neĝoŝtormo
ne povas ĝin forblovi
sed fendiĝas duflanken

kun kapo kontraǔ la vento
flugiloj firme fermitaj
ni provu tian strategion.

Baldur Ragnarsson


Omaĝo al Baldur Ragnarsson en la Festo de la Belartaj Konkursoj de UEA – 103a UK – Lisbono