La manoj de l' muta nokto, fridaj
kvazaŭ frostospadoj nordaj, polmas
l' inkandeskajn vangojn de la pensoj
kaj elŝeligas la konscion,
ke senutilas la vol' de mia memo
kreavida, ĉar pratimo blove,
tra alsuĉa funeltruo,
en la nigrajn grotojn de l' nenio
min sinkigas, ĉiuhiste suferantan.