Mesaĝo de UEA okaze de la Zamenhof-tago, 15-a de decembro 2020: Esperanto por monda kunlaboro

La 15-an de decembro la parolantoj de la internacia lingvo Esperanto festas la Zamenhof-tagon, nome la tagon de Ludoviko Lazaro Zamenhof, deklarita de Unesko ‘merita monda personeco’ pro la kreado de la internacia lingvo Esperanto kaj pro la disvastigo de la ideoj de paco, interkompreniĝo kaj kunlaboro inter ĉiuj popoloj.

La jaro 2020 estos memorata en la tuta mondo kiel la jaro en kiu la homaro komprenis, ke mondaj defioj, kiel la koronvirusa pandemio postulas komunajn respondojn en konsento kaj kunlaboro. En ĉi tiu jaro la parolantoj de Esperanto ankoraŭ pli firme devas deklari al la mondo siajn valorojn, ke homoj kaj popoloj estas egalaj kaj ke interkompreniĝo, toleremo kaj kunlaboro inter ĉiuj estas eblaj kaj esencaj.

Bedaŭrinde, en la mondo daŭre restas ideoj pri supereco de unu popolo super la aliaj, de unu civilizo super aliaj kaj de uzo de forto por solvi internaciajn konfliktojn. La malfacilaĵoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN) atingi siajn celojn estas konataj al ĉiuj kaj en la jaro, en kiu nia monda kongreso omaĝis al UN okaze de la 75-a datreveno de ĝia fondiĝo, la esperantistoj sentu sin engaĝitaj disvastigi la komunajn valorojn de UN, Unesko kaj la Esperanto-movado kontraŭ ĉiuj klopodoj pri hegemoniismo, milita perforto kaj ekonomia ekspluatado de evoluantaj landoj. La komuneco de valoroj kaj celoj de UN kaj de la Esperanto-movado estis cetere rekonita per mesaĝo sendita al nia kongreso de la Suba Ĝenerala Sekretario de UN, Fabrizio Hochschild.

La kontribuoj pri la 75-jariĝo de UN, kiel ĉiuj cent kernaj programeroj de la unua Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), pri kulturo, arto, scienco kaj multe pli estas videblaj en la Jutuba kanalo UEAviva. Kadre de la projekto Vivigi la VK-n, kiu kompletiĝis okaze de la Zamenhof-tago, ili estas alloge prezentitaj en listo kaj tabelo troveblaj en mondafest.net/programo. Ili prezentas valoran sperton ne nur por Esperanto-parolantoj, sed ankaŭ kvalitan demonstradon de la vigleco kaj kunlabora kapablo de la Esperanto-komunumo kaj -kulturo ankaŭ por ne-esperantistoj kaj eksteraj instancoj.

En ĉi tiu spirito ni invitas la esperantistojn festi la tagon de Zamenhof kaj kunlabori kun ĉiuj homoj de bona volo por solvi la mondajn problemojn. La lingvo Esperanto en ĉi tiu kadro prezentas neŭtralan bazon sur kiu popoloj, etnaj grupoj kaj kulturoj grandaj kaj malgrandaj povas renkontiĝi en egaleco kaj kunlabori. Ni firme kredas, ke pli justa mondo estas ebla.

El: uea.org/gk/919a1