Kategoriaj arkivoj: Prozo
VK 2020: Aŭtora Momento kun Anna Striganova kaj Eldonejo Impeto
VK 2020: Aŭtora Momento kun Trevor Steele
Forpasis Eugène de Zilah
La 2an de oktobro 2020 mortis Eugène de Zilah. Li fondis kun sia edzino Madeleine de Zilah la periodaĵon La Gazeto kaj redaktis ĝin ĝis 2019. Li tradukis la faman verkon de Kartezio “Diskurso pri la metodo” kaj verkis en Esperanto: Vivi sur barko (1994); Kaj kiu pravas (2002); La princo ĉe la hunoj (2011).
Legu nekrologon pri li ĉe sezonoj.ru
Sekve ni publikigas tekston el lia Vivi sur barko (p. 19)
Legi plu Forpasis Eugène de Zilah
Zoom-intervjuo kun Trevor Steele
Ni kune festu la 80-jariĝon de Trevor Steele!
Flandra Esperanto-Ligo anoncis en Facebook:
Ni kune festu la 80-jariĝon de Trevor Steele!
La 14an de majo unu el la plej legataj aŭtoroj en Esperantujo kaj redaktoro de MONATO, Trevor Steele, festos sian 80-jariĝon! Ĉu gratuli lin per letereto? Nu, ni proponas ion plian! Legi unu aŭ plurajn verkojn liajn estos la plej bela donaco por li. Ni do sugestas, ke ĉiu aĉetu libron de Trevor Steele kaj ni en Flandra Esperanto-Ligo (FEL) avertos la aŭtoron pri via intenco legi kaj gratulos lin vianome!
Legi plu Ni kune festu la 80-jariĝon de Trevor Steele!