Sabate la 9an de Januaro 2021, ekde 13:30 ĝis la 15:30 UTC, Legoklubo kunvenos rete por diskuti tri verkojn gajnintajn premion en la 10a Literatura Konkurso organizita de Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo:
- Unua premio: verko de Elżbieta Karczewska Belega Davido à la kronviruso – 19
- Dua premio: verko de Andrzej Liczmonik Pandemionium
- Tria premio: verko de Justyna Rut-Thiam Memorlibro el pandemio
Elŝutu la enhavon de la 10-aj Bjalistokaj Kajeroj: Bialistokaj-kajeroj-2020.pdf
Bonvolu anonci vin en la evento-paĝo en Facebook por ricevi la kunven-ligilon.