Tago de la verkistinoj, en Hispanio

La 19a de oktobro 2020 estas en Hispanio la “Tago de la verkistinoj”.

Hispana Esperanto-Federacio (HEF) estas akceptita kiel oficiala kunfestanto en la omaĝo al la verkistinoj, kiun la Nacia Biblioteko de Hispanio okazigas ĉiujare ekde 2016.

Ĉi-jare HEF partoprenos diversmaniere. Unu el la ĉefaj eroj de la omaĝo estos la aperigo de kvin kurtaj filmetoj en la jutubejo de la Asocio.

Ĉiu filmo konsistos en legado de eta fragmento el verko de kvin elektitaj verkistinoj, kies tekstoj estas jam eldonitaj en Esperanto. Temas pri Rosa Montero, Carmen Conde, María Ángeles Maeso, Begoña Paz kaj Ana María Matute. La legon faros, unue en la originala lingvo. hispana aŭ galega, kaj tuj sekve en Esperanto, Ana Manero, Miguel Fernández, Suso Moinhos kaj Liven Dek.

Estas tre dezirinde ke ĉiu esperantisto, disvastigu la ligilojn de la filmetoj inter ĉiuj siaj esperantaj, kaj ĉefe ankaŭ NEesperantaj amikoj.

Cetere, por Esperantujo, HEF preparis kvin filmetojn en kiuj aperas nur la esperantlingva parto.

“Día de las escritoras / Tago de la verkistinoj”
(6 filmetoj)
Ana Manero legas hispane kaj esperante “La ĉiutaga penado de virinoj” (El esfuerzo cotidiano de las mujeres) de Elvira Llindo, teksto por prezentado de la 5a okazigo de la “Tago de la verkistinoj”. La esperantan tradukon faris Antonio Valén.

En la Tago de la verkistinoj” Miguel Fernández legas fragmenton el “Finiĝis la milito” (Ha terminado la guerra) de Carmen Conde, el la libro “Poezio: armilo ŝargita per futuro.

En la “Tago de la verkistinoj 2020” Ana Manero legas fragmenton de “Blinda amo” (Amor ciego) de Rosa Montero, aperinta en Beletra Almanako n-ro 19a.

En la “Tago de la verkistinoj 2020″ Suso Moinhos legas fragmenton el la novelo “La pezo de mia deziro” el la novelaro “La vundo” (A ferida) de Begoña Paz.

En la “Tago de la verkistinoj 2020”, Liven Dek legas la mikronovelon “La ĝibulo” (El jorobado) de Ana María Matute, el la libro “La stultaj infanoj”.

En la “Tago de la verkistinoj 2020” Miguel Fernández legas la poemon “Printempas re” (Primavera nuevamente) de María Ángeles Maeso, el la libro “Ni iras, vidas”.

Kompleta listo “Tago de la verkistinoj” nur en Esperanto