INK – du nekonkursantaj noveloj de James R. Piton

ink-logotipo

Por instigi vin partopreni en INK ni aperigas du novelojn de James R. Piton, ĵuriano de nia konkurso: Sendinto kaj Filozofio de osciloskopo.

SENDINTO
(James R. Piton)
Mikronovelo partopreninta en Belartaj Konkursoj de UEA kaj aperinta en la libro “Ĉiuj steloj etas nokte. Mikronoveloj kaj aliaj mikrorakontoj en Esperanto”, eldonejo Mondial.

Aĉa leterkesto! Poŝtaĵoj tie riskas dum kuranta pluvsezono. Aĥ! Jen ĉio malseka! Humidaj kovertoj, reklamiloj, bulteno… damaĝita fotpoŝtkarto! Mi amas tiujn furorajn komunikilojn, la poŝtkartoj. Ĉiu E-klubo, eĉ individuoj, havas propran fotografaĵon sur poŝtkarta papero. Kiel modernulino, mi nepre mendu la mian por la baldaŭa 1913. Sed kio pri la plaĉaspekta ĝentlemano sur tiu poŝtkarto?… Kravato kun steloj, insigno, en sufiĉe laŭmoda pozo, kun la revuo “Esperanto” enmane. Tamen duondetruitaj skribaĵoj: “Fraŭlino”… “adreso trovita” … ĉu “numero” aŭ “monero”?… “Mi aŭdacas proponi”… “via respondo”. Lia nomo, adreso kaj ĉio cetera fariĝis inkmakuloj… Restanta spuro: poŝtmarko el Bavario, kun longbarba Luitpold.

FILOZOFIO DE OSCILOSKOPO
(James R. Piton)
Verkita por la gazeto “La Lampiro” de Esperanto-Asocio de San-Paulo

En Brazilo ni havas la esprimon “trinkejaĉa filozofio”, por tiuj, kiuj pretendas pripensadon tamen laŭ ne tre profundaj dimensioj (kion oni povas atendi de alkoholplena menso, ĉu ne?). Jen kelkaj pensoj de mia propra varianto – sen unu guto da alkoholo – la filozofio de osciloskopo.

En la lastaj tagoj mi denove bezonis tiun aparaton (kiu mezuras laŭ la tempo elektrajn signalojn) por konstati la fizikajn rezultojn de mia komputilprogramo. Kiel vi vidas en la bildo, mia programo produktas fizikajn elektrajn eventojn – imagu ŝalti lampon, lasi ĝin ŝaltita 25 ns (25 nanosekundojn) kaj malŝalti ĝin. Tio ripetiĝos post 325 ns, senfine. Rezervu al vi unu sekundon. Dum vi legis ĉilastan frazon, 3 milionoj da eventoj okazis en mia aparato.

Se mi elektos, ke la eventoj okazu sinsekve, laŭ senpaŭza ŝalto-malŝalto, 40 milionoj ripetiĝas en nur unu sekundo.

Kiom multaj aferoj same okazas dum unu sekundo en la naturo, en la spaco, en niaj propraj ĉeloj!

Tio pensigas min (trinkejaĉa stato ŝaltita, sen la alkoholo): la tempo estas valora rimedo, kiu defluas tra niaj manoj. La sekundo, kiu pasis for ne revenos – la tempo ne estas reuzebla kiel akvo aŭ materialoj. Ĉi tiu tago havos nur 86400 sekundojn, el kiuj ni ne vidis ĉ. unu trionon, ĉar ni tiam dormis.

Kaj ni malŝparas nian ceteran tempon per kvereloj, malbonaj libroj, televidprogramaĉoj!

Saĝe uzu vian tempon inter viaj geamatoj, kun bonaj libroj, bonaj filmoj, lernado. Dum mi mem faros tion, mi forgesos pri la kelkmiliardaj eventoj, kiuj okazis post la unua vorto, kiun mi supre skribis.