Mi trovas en la Reto komunikon de la eldonejo LF-koop, kiu asertas havi la kopirajton de la libroj siatempe eldonitaj de ‘Heroldo de Esperanto’, kaj pro tio kritikas la eldonon, fare de mia eldonejo Edistudio, de represo, kun aktualigo, de du verkoj, nome ‘Parnasa gvidlibro’ de Kálmán Kalocsay, Gaston Waringhien kaj Roger Bernard, kaj ‘Paŝoj al plena posedo’ de William Auld, jam siatempe (respektive 1984 kaj 1999) eldonitaj de Edistudio laŭ specifa peto de la tiamaj posedantoj de Heroldo de Esperanto, Giancarlo Fighiera kaj Ada Fighiera Sikorska.
En ambaŭ kazoj, Ada kaj Giancarlo, ĉe la elĉerpiĝo de ilia antaŭa eldono de la verko, petis de mi reeldoni la libron por ke ĝi estu ankoraŭ aĉetebla de la publiko. Mia kunlaboro kun Ada kaj Giancarlo estis longa kaj plene amikeca, kaj mi ankoraŭ memoras ilin du inter la plej karaj personoj kiujn mi renkontis en vivo kaj en laboro.
Legi plu Edistudio havas la ekskluzivan kopirajton de ‘Paŝoj al plena posedo’ de William Auld kaj de ‘Parnasa gvidlibro’ de Kálmán Kalocsay, Gaston Waringhien kaj Roger Bernard