Antico inverno
Antikva vintro
Deziro por viaj klaraj manoj
de la duonlumo de la flamo:
ili odoris de kverko kaj rozoj;
de morto. Antikva vintro.La birdoj serĉadis grenon
sed subite estis sub neĝo;
tiel ankaŭ la vortoj:
iomete da suno, gloro de anĝelo,
tiam la nebulo; kaj la tilioj,
kaj ni faritaj el aero en la mateno.tradukis Baldur Ragnarsson