La Infana Raso – Kvara ĉapitro

Laŭ gonoraloj, la milit’ necesas –
nu, kunpremeble, ĉar per ĝi inspezas
tiaj fraponoj, kaj hakiras gloron:
dum ve kaj mi ekiras nur doloron,
aspuras la soldat’ per murdo laŭron.
Polatakistoj fiaflanke vokas,
durante, ke la tuta mendo mokas
nian nocion kaj ĝin ne rasplektas
kaj nur larmejo brava nin protektas:
kanonoj, bomboj kaj fuŝiloj baras
la malumikon, kiu akuparas.
Pestroj, ĉu Kakolekaj, Pratustintaj,
Hebruaj, aŭ aliaj verofintaj,
eldonas sian vaĉon por la plano
de sia apuganta… buterpano.
(Kaj Dio scias, ke, se land’ militas,
unu batulas, dua ĝin profitas.)
(Sed la ŝuldato, pistro, purlamento,
militas – certe – kun malĝoja sento.
Estas domaĉe, sed nacise tamen:
nur per malamo vankas ni malamon.)
Patenco granda estas puletiko! –
Sen ĝi kunkorus nin la molamiko.
La pravon pruvi provas kriterioj:
la haŭtkoloro, lingvoj, religioj
estas safiĉe ovidentaj signoj;
kiuj nin malsamilas estas stigmoj.