La neatingebla
Je vojomez’ de aŭtlavangaj fluoj
barilo drata trudis strekon krudan.
La blekon de l’riproĉaj hupobruoj
Mi aŭdis.
Sed kiom koncernas nudan
fuĝanton de tagmezo tiu muĝo
de l’ verdo-ruĝo-verdo? Mia perdo
sensonas. Sur brankardon de rifuĝo
min zonas savhelpistoj.
Mia predo
ne estos ŝi. Necesos superponti
sopirŝtopitajn trafikarteriojn
de mia kor’ rodata, korodata.
La atingebla
Esper-perdinte tuj ĉe l’ enirpordo,
mi zonis min, senpruda kaj malkruda.
Riproĉoj min prizonis.Hejma nordo
drat-bare diktis fuĝon. Koro nuda
laŭflue flosis tra la superponto.
Tagmez’ . Sopir’ rifuĝis al brankardo.
La muĝtrafika vesperhor’ da ardo
perdotan predon peris al vivonto.