Òboe sommerso
Sinkinta hobojo
Avara doloro, prokrastu vian donon
en ĉi tiu mia horo
de sopirataj forlasoj.Hobojo glacia resilabas
ĝojon de ĉiamdaŭraj folioj,
ne la mian, memoron forprenas;en mi vesperas;
la akvo paliĝas
sur miaj manoj herbozaj.Flugiloj oscilas en densa ĉielo,
efemeraj: la koro migras
kaj mi novalas,kaj la tagoj rubo.
tradukis Baldur Ragnarsson