Salvatore Quasimodo: La senkompara lando

La senkompara lando*

De longe mi ŝuldas al vi vortojn de amo:
aŭ eble ili estas tiuj fuĝantaj rapide
ĉiutage, apenaŭ fraptuŝitaj,
vortoj kiujn timas la memoro, kiu ŝanĝas
la signojn neeviteblajn por dialogo
malamika kiu sinkas kun l´animo. Eble
l´obtuza bato al la menso neebligas
aŭdi miajn vortojn de amo, aŭ la timo
de l´eĥo arbitra kiu stompas
l´imagon plej delikatan de l’ amema sono:
aŭ ili tuŝas la nevideblan
ironion, kiu estas kiel hakilo, laŭ naturo,
aŭ mian vivon jam sieĝitan, ho amo.
Aŭ eble la koloro blindumas ilin
kiam ili kolizias kun la lumo
de la tempo kiu venos al vi kiam mia tempo
ne povas pli longe nomi amon obskura
amo jam ploranta
pri la beleco, la impulsiĝema rompiĝo
disde la tero senkompara, amo.

tradukis Baldur Ragnarsson

* Sicilio, la naskiĝlando de la poeto

La terra impareggiabile

Da tempo ti devo parole d’amore:
o sono forse quelle che ogni giorno
sfuggono rapide appena percosse
e la memoria le teme, che muta
i segni inevitabili in dialogo
nemico a picco con l’anima. Forse
il tonfo della mente non fa udire
le mie parole d’amore o la paura
dell’eco arbitraria che sfoca
l’immagine piú debole d’un suono
affetuoso: o toccano l’invisibile
ironia, la sua natura di scure
o la mia vita già accerchiata, amore.
O forse è il colore che le abbaglia
se urtano con la luce
del tempo che verrà a te quando il mio
non potrà più chiamare amore oscuro
amora già piangendo
la belezza, la rottura impetuosa
con la terra impareggiabile, amore.

verkis Salvatore Quasimodo