Salvatore Quasimodo: Antikva vintro

Antico inverno

Antikva vintro

Deziro por viaj klaraj manoj
de la duonlumo de la flamo:
ili odoris de kverko kaj rozoj;
de morto. Antikva vintro.

La birdoj serĉadis grenon
sed subite estis sub neĝo;
tiel ankaŭ la vortoj:
iomete da suno, gloro de anĝelo,
tiam la nebulo; kaj la tilioj,
kaj ni faritaj el aero en la mateno.

tradukis Baldur Ragnarsson