Giacomo Leopardi: Al Silvia

A Silvia

Al Silvia

Silvia, ĉu vi ankoraŭ memoras
tiun tempon de via vivo mortema,
kiam belo splende brilis
en viaj okuloj ridantaj kaj elfuĝemaj,
kaj vi, ĝojplena kaj enpensema, vin levis
sur la sojlon de juneco?

Subsonis la kvietaj
ĉambroj, kaj stratoj ĉirkaŭe
al via kontinua kanto,
kiam vi sidis absorbite
ĉe via virineca laboro, tre kontenta
pri la ĉarma futuro kiun vi nutris mense.
Estis majo odoroza: kaj vi kutimis
ĉi tiel pasigi la tagon.

Kelkiam lasante miajn agrablajn studojn
kaj la paĝojn penŝvitigajn,
je kiuj mi pasigis miajn junajn jarojn
kaj la parton plej bonan de mi mem,
de la balkono de mia patra domo
mi streĉis miajn orelojn por kapti
la sonon de via voĉo, kaj de via mano
kuranta trans la strebigan teksilon.
Mi rigardis al la serena ĉielo,
al la strato orita kaj al la ĝardenoj,
kaj ĉi-flanke al la maro fordistanca,
kaj tiuflanke al la monto.
Lingvo mortema ne povas diri
kion mi sentis en mia brusto.

Kiaj pensoj dolĉaj,
kiaj esperoj, kiaj koroj, ho Silvia mia!
Kiel tiam al ni aperis
la homa vivo kaj la destino!
Kiam memoro de tioma espero
vizitas min, min premas
sento pikanta kaj senkonsola,
kaj denove afliktas min mia misfortuno.
Ho naturo, ho naturo,
kial vi ne donis poste
kion vi tiam promesis? kial vi tiom
trompis viajn infanojn?

Vi, antaŭ ol la herbon velkigis la vintro,
atakita kaj venkita de sekreta malsano
vi pereis, ho mia delikata. Kaj vi
ne vidis la floron de viaj jaroj;
ne al vi tuŝis la koron
la dolĉa laŭdo jen pri viaj nigraj haroj,
jen pri viaj rigardoj aminspiritaj kaj evitemaj;
nek en feriaj tagoj kun vi parolis
l´amikoj pri amo.

Ankaŭ pereis dum kelketa tempo
mia dolĉa espero: al miaj jaroj
ankaŭ rifuzis la fatoj
la junecon. Aĥ, kiel,
kiel vi pasis for,
kara kompano de miaj fruaj jaroj,
espero mia lamentata!
Ĉu ĉi tiu la sama mondo? ĉi tiuj
la plezuroj, la amo, la laboroj, la eventoj
pri kiuj ni tiom parolis kune?
Ĉu ĉi tiu la sorto de la gento homara?
Je l´apero de la vero
vi, la malfeliĉa, falis: kaj per la mano
almontris en malproksimo la morton
malvarman kaj la nudan tombon.

tradukis Baldur Ragnarsson