Giacomo Leopardi: Al la luno

Alla luna

Al la luno

Ho gracia luno, mi rememoras,
de tiam preskaŭ jaro, ke mi venis
sur tiun monteton plena de anksio
por vin rigardi refoje; kaj vi pendis
tie super la arbaro kiel vi faras nun
la tuton prilumante. Sed nebuleca
kaj tremanta aperis via vizaĝo
tiam al miaj okuloj pro la larmoj
kiuj sin ellevis sub la palpebroj,
ĉar afliktita estis mia vivo; kaj estas
kaj ne ŝanĝos sian stilon, ho mia
plej amata luno. Tamen min helpas
la rememoro, kaj la memorata sperto
pri la tempo de mia doloro. Ho kiom plezure
en la tempo de juneco, kiam espero
ankoraŭ havas kurson longan kaj memoro
mallongan, venas rememoro pri aferoj
pasintaj, kvankam tristaj, kaj la doloro
ankoraŭ tiel daŭras!

tradukis Baldur Ragnarsson