Biografio

Baldur RagnarssonBaldur Ragnarsson (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1930 en Reyðarfjörður, mortis la 25-an de decembro 2018 en Reykjavík) estis islanda instruisto kaj poeto.

Vivo

Profesie li estis instruisto kaj lerneja ĉefinspektoro. Li estis ano de la verkista asocio de Islando.

Esperanto

Li lernis Esperanton kiel gimnaziano en 1949, kaj aktivis movade (lande kaj internacie) ekde 1952.

Ragnarsson estis prezidanto de Islanda Esperanto-Asocio dum multaj jaroj. Li prezidis la Belartajn Konkursojn de UEA ekde 1975 ĝis 1985, estis LKK-prezidanto de la UK 1977 en Rejkjaviko, kaj vicprezidanto de UEA pri kulturo kaj edukado de 1980 ĝis 1986. Li poste iĝis honora membro de UEA.

Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1979, kaj redakciano de Norda Prismo 1958-1974, ricevis en 1964 la “Arĝentan spronon de KOKO” pro originala verkado.

Verkoj

Li verkis islandlingve poemlibrojn kaj fakajn librojn pri la islanda lingvo. En Esperanto li verkis du famajn poemkolektojn, nome Ŝtupoj sen Nomo kaj Esploroj.

En 2007 aperis ĉe Edistudio La lingvo serena, lia plenverkaro: ĝi enhavas la du poemarojn, ĉiujn disajn poemojn, kaj ĉiujn eseojn pri diversaj kampoj de la lingva kaj literatura kulturo pri kiuj li okupiĝis.

Legu la ampleksan bibliografion de liaj verkoj en Esperanto kaj en la islanda lingvo.