Eklogo pri Dafni

Nicola Ruggiero

Eklogo pri Dafni

Titir:
Atir, kial vi ploradas inter viaj genuoj nudaj?
Vidu supren, la ĉielo hele lazuras kaj la maro
nin invitas plene ĝui, kial vi ploras knabe kaŭre?

Atir:
Titir, mortis nia Dafni, kiam ankoraŭ ni kantadis
liajn versojn epopeajn kune ĉe la rando rivera.
Mi kun Mopso kaj Menalko estis defiantaj Aminton
vice kanti plejmodule kaj ni trovis sunon malgraŭ
la mallumo. L’ arboŝelo freŝis je niaj dediĉaj versoj
al Poeto kiu amis la racion kaj kredis pri la
bona volo de l’ homaro, kiam abrupte ni ekaŭdis
la singultojn de Erato, Kaliopo, Euterpo tristaj.
Ili ploris ĉar ekblovis la mistralo: nur misaŭguron
povis porti vintra vento fine de l’ somero. Aŭtuno
kovris frue Arkadion: versmoduli ne plu ni povis.
Venis Febo kun la nimfoj, kaj la vento ĉesis vivi.
Sur la brakoj de la dio kuŝis la korpo de l’ Poeto.
Apolono kriis larme
“Ĉesu ĉiuj ventoj de l’ nordo,
malaperu lumaj steloj, kaj silentu la homa voĉo.
Dionizo devas scii, ke li ĵus perdis satiruson
sed ke mia monto gajnis tiel vervan novan spiriton.
Ho, vekiĝu Helikono, ke l’ sunĉaro anoncu l’ tagon
ĉar nun vivas senmortulo!”
Titir, mi ne ploras pro l’ morto,
ploras mi pri la homaro kiu neniam lin aŭskultis.

Titir:
Atir, estas via tasko dismoduli flute la versojn
instruantajn kreski vive, por ke infano iĝu saĝa
plenkreskulo vivamanta. Atir, ekstaru kaj min sekvu,
ni skribadu sur la rokojn de Helenio firminsiste:
“Ruben min generis, Skotoj rabis min, Apolon’ min havas
kantis mi pri l’ ras’ infana, amo, libero kaj la splen’.”