Taslima Nasrin – Knabino el Svislando

tradukis Gunnar Gällmo

Dum la bankedo
ĉiu havis glason da ĉampano enmane
aŭ de blanka vino.

En longa vico
la korifeoj venis al mi
por manpremi kaj saluti.

Kelkaj venis por aŭdi pri miaj spertoj, kiel mi sukcesis veni vive el la truo de la kavernuloj.
Kelkaj venis por ricevi mian aŭtografon, kelkaj por gape admiri min, kelkaj por kisi, kelkaj por doni florojn.

Meze de ĉio
knabino orharara venis al mi.
Ŝi ne etendis la manon.
Ŝi ne volis aŭdi miajn korŝirajn rakontojn.
Ŝi nur diris ke ŝi venis
por momente kunplori.

Kaj mi sentis ke la tuta riverego Brahmaputra ekfluis tra miaj okuloj, eroziante la digon de mia koro.

Mi el oriento,
ŝi el okcidento,
same profundaj niaj doloroj.
Mi bruna, ŝi rozblanka,
sed niaj ĉagrenoj same nigraj.
Ploronte, ni ne devis
interŝanĝi niajn spertojn.
Ni tro bone konis ilin.