Joaquín Sabina – Eklipso de mar’

de Joaquín Sabina

Nun skribas la taggazeto ke ĵus forpasis
virino, mia konatin’,
ke perdis sur propra tereno Atlétic
kaj ke neĝo ekfalis matene en Pariz’.
Ke ŝipplenon da drog’ oni trovis
ke Fiŝojn kaj Amforojn tre logis
la vinagro kaj la gal’.
Ke aprobiĝis en l’ eŭropa parlamento
la eksterleĝigo kompleta de l’ sentoj,
fiaskis la vakcino je aidoso
kaj puĉo perturbis la ordon
en la luno, kaj fatras’ plu kaj pli.
Sed nenion ja skribis ĵurnaloj hodiaŭ
pri ĉi mava pasi’
pri ĉi lunda neni’
pri l’ obscene rumoza saporo
de l’ haŭto ĉe vi,
pri l’ odor’ je feriaj barakoj
de la mateniĝ’.
Mia kor’, lastatempe
la gazetoj ne skribis pri vi,
nek pri mi.
Mia kor’, hodiaŭ, samkiel lastatempe
la gazetoj ne skribis pri vi,
nek pri mi.
Nun diris radio ke retroviĝis
morta infan’, mia iama mi’,
ke oni pagis amason da mono
por iu akvarelo falsa de Dalí
ke falegis la borso en la ĉielo,
ke strikas sed fikas en Moskvo la putinoj plu
ke altiĝis la tajdo
ke morgaŭ oni pafos
Jesuon el Judeo
ke larĝiĝis la tru’ de ozono,
ke de l’ homo de nun originas la simio
de l’ jaro tri mil.
Sed nenion ja diris programoj hodiaŭ
pri ĉi eklipso de mar’
pri ĉi mortriska far’
pri la voĉ’ registrita, tremetanta
en la telefon’
pri l’ makuloj stampitaj de l’ forgeso
tra la ŝtof’ de l’ matrac’.
Mia kor’, lastatempe
la gazetoj ne skribis pri vi,
nek pri mi.
Mia kor’, hodiaŭ, samkiel lastatempe
la gazetoj ne skribis pri vi,
nek pri mi.

tradukis István Ertl