Promene sur rando de abismoj

de Mauro Nervi. Recenzo al «Ekstremoj» de M. Fernández, J. Camacho, G. Neves, Liven Dek

Literaturo estas pionira esplorado laŭ la landlimoj de la homa sperto; kaj samtempe ĝi estas plilarĝigo de tiuj limoj. Verkoj, kiuj restas cis la rando de la abismo kaj ne kuraĝas transsalti kutimajn ideojn kaj moralajn antaŭjuĝojn, ne rajtas ambicii la titolon de literaturaj verkoj; eĉ kiam verkisto ŝajne partoprenas kun intima konvinkiĝo en la valorsistemo de sia socio – kiel ekzemple ĉe Stifter, aŭ ankaŭ Proust – tamen ekzistas almenaŭ unu flanko de lia verko (ĉu la lingvaĵo, ĉu la psikologia introspekto), kiun oni povas difini ekstremisma. Literaturon oni legas por renversi sian mondkoncepton, ne por konfirmi ĝin; iamaniere, por eksperimenti ĉu ankoraŭ ekzistas en ni antaŭjuĝoj, kiujn neniel pravigas la realo. Kiel dirus Kafka, libro devas esti “hakilo por la glacia maro en nia interno”.
Ĝuste tiuj ekstremoj fariĝas ĉeftemo en ĉi tiu proza verko de la “ibera skolo”, kiu jam produktis la poezian eventon de la lastaj jaroj, nome la kolektivan poemaron “Ibere libere”. Kaj al tiu poemaro la nuna verko respondas ĉefe sur la nivelo de ĝenerala ideo pri literaturo. En ĉi tiuj prozaĵoj, kiel en tiuj poemoj, la aŭtoroj instinkte manipulas kuspan literaturon, kiu intence luktas kontraŭ la leganto kaj provas dementi lin en liaj atendoj kaj senbazaj konvinkoj. La novela formo plej taŭgas por tiu kritike kliŝdetrua tasko; ĉar en trompe tradicia kadro kaj en fulmrapida fina renverso de la rakonto novelisto povas plej efike evidentigi la iluzian stabilecon de nia plej baza pensrutino kaj samtempe ties kompletan mankon de realaj fundamentoj.
La aprioraĵoj, kiujn la iberoj ekstremisme celis renversi, koncernas ĉefe la burĝan moralon. Kiel konate, burĝo postulas nerektan rilaton al la vivo; ĉio, kio tuŝas lin kiel simple naturan kaj ne kulturan estaĵon – do antaŭ ĉio sekso kaj morto – estas al li fremda kaj malamika. Sekve, la temoj de ĉi tiu esence kontraŭburĝa novelaro rilatas ĝuste al sekso (malfidelo, unua amora sperto, seksa memkontentiĝo), al morto (sinmortigo, venĝo) aŭ al ambaŭ (amo trans morto, aidoso); nur unu temfadeno, nome toleremo, ŝajne rilatas al neniu el la du, kaj fakte legantoj trovos eble malpli “ekstremaj” la novelojn en tiu grupo. Temas ĉi-kaze pri ekstremismo pli vastsence politika.
Konkorde pri la komuna temaro, ĉiu kunlaboranto procedis laŭ sia individua stilo; tiu “diverseco en konkordo” estas ankaŭ maloftaĵo en la esperanta literaturo. Kaj certe la aŭtoroj, malgraŭ komuna aparteno al la ibera kulturo (kiu eĉ pli evidentis en la poemaro), havas distingajn ecojn, kiuj fondas la unuopajn personecojn.
Fernández – kies lingva kaj poezia eminento pruviĝis ankaŭ en lia poemaro “El miaj sonoraj soloj” – estas literature pli tradicia ol siaj kolegoj, sed samtempe ankaŭ tre avangarda el la lingva vidpunkto; en li plene maturiĝis la tekniko de monologa diegezo, en kiu la protagonista remaĉo de pasintaj spertoj stompiĝas en komparo kun la aktualaj emocioj. Ĝuste tiu intertuŝo de diversaj tempaj niveloj, kiel en Londona uverturo, povas deŝiri nin de la rutino kaj puŝi nin al la rando de niaj spertoj; aŭ, per alia tekniko en Kolonelo Sanz, akra socia kritiko samlokas kun elegia defendo de kameradeco kaj toleremo; aŭ, en Alba, kunfandiĝas rememoroj pri la plej altaj romantismaj tradicioj: eksplicite, en la komenca omaĝo al Chopin; implicite, en la dumnokta elpaŝo sur la balustradon, kiu elvokas faman poemon de Leopardi. Camacho same ĵonglas per la lingvo, sed li certe fadenigas malpli romantisme ol Fernández, kaj lia ekstremismo aperas kiel klerisma ciniko, kiu amuzite, kvankam inteligente kaj sentive, priskribas la kapriolojn de la novela intrigo. Rúbens, kiu rakontas pri papo, kiu devis eksiĝi sekve de akcidenta infektiĝo je aidoso, estas aparte ekvilibra ekzemplo de tiu impresa kapablo miksi rakontajn ideojn kaj akre cinikajn rimarkojn. Ĉi-lastaj eĉ paradas unuavice, dum la rakonto disvolviĝas iel postkulise; laŭ vere profesia literatura tekniko, en Camacho la intrigo nevideble kernas sub la plektaĵo de rememoroj, priskriboj, konsideroj. Kaj foje – en Avataro, ekzemple – tiuj lingvaj rumoroj, ŝajne tiom malproksimaj de “tradicia” rakonto, subite ekharmonias kaj soras al poeziaj akutoj.
Similan lertecon en la konstruado kun fina renverso – ekzemple en Litomiksa tombejo – montras ankaŭ Gonçalo Neves, kies kontribuo tamen (nur 15 paĝoj) estas bedaŭrinde pli malvasta ol tiu de la aliaj tri. Sed ĉefe en la noveloj de Liven Dek oni trovas eksterordinaran kapablon konstrui rakontajn meĥanismojn, kiujn oni ĝuas kun granda amuziĝo. Legu, ekzemple, Rendevuo, kaj nur ĉe la lasta frazo vi komprenos la komencan;  similan atendon pri la disvolviĝo kreas la unua frazo de Marta kaj Maria, kvankam kun pli da patoso kaj homa komprenemo.
Du lastaj rimarkoj. Unue, la aŭtoroj montras simpatian inklinon al citaĵoj internaj al la esperanta literaturo: ekzemple, en p. 86 la protagonisto moke citas el La infana raso; la uzo mem de la verbo “kabei” (p. 90) estas aludo al nia historio; en p. 142 oni misformas zamenhofaĵon; kaj ankaŭ en p.  173 (“rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante”) la ombro de nia prapatro simpatie enŝoviĝas en ĉiutagan esprimon. Do, oni povas konkludi: la ibera skolo estas ja avangarda, sed ankaŭ el ĝiaj duonhazardaj citaĵoj oni divenas, ke ĝi konstruas sur la fundamentoj de nia tradicio.
Fine: kvankam ĉi tiu novelaro estas verkita en altnivela literatura lingvo, ĝi neniel kontraŭas la fundamentan lingvouzon, neologismoj aŭ maloftaj vortoj ĉiam havas artan pravigon, kaj malfacilecon kompensas la seninterrompa artisma streĉo de la rakontado. La stilo do estas bela pruvo, ke povas ekzisti esprimiva literatura esperanto, kiu ja diferencas de la ĉiutaga lingvo kaj tamen estas daŭre pravigebla surbaze de sia arta kohero kaj senmakula fundamenteco. Multaj diletantoj, kiuj mistraktas esperanton kiel ludilon por siaj neologismaj kaj eĉ nur lingve eraraj eksperimentoj, devus lerni el ĉi tiu volumo la strebon al inteligenta, ne amatora literaturo.