Pri traduka kaj originala literaturo

de W.A. Verloren van Themaat, en Norda Prismo, Januaro 1974, pp. 18-20

Ajnon krom vin traduki abomenu
E. de Kock, (E)pistolo al poetoj tro tradukemaj

En la intervjuo Esperanto estas mia nobla hobio (Norda Prismo 1972/3) Kalocsay denove defendas la tezon, ke nun por la Esperanta kulturo la tradukado estas pli valora ol la originala verkado.

Sed kontraŭ tio jam en 1955 en la antaŭparolo al la unua eldono de La infana raso de Auld, Francis atentigis prave, ke estonte la tradukoj la Esperantan kulturon nur povos pliampleksigi, sed nur la originaloj povos levi ĝian nivelon.

Kontraŭ tio estas nur tre malforta argumento: grandaj ĉefverkoj postulas grandan fortostreĉon kaj solvon de multaj esprimproblemoj, ĉu ne: dum ĉe la verkado oni verkas tute libere kaj povas doni al si tute facilan taskon.

Por kompari la kapablojn de originala verkisto kaj tradukisto oni devas analizi (eĉ nekomplete), kiujn kapablojn verkisto bezonis por krei unu el la ĉefaj verkoj de la monda literaturo kaj kompari tiujn kapablojn kun la kapabloj, kiujn tradukisto bezonas por ĝin adekvate traduki.

Por verki majstroverkon de la monda literaturo la verkinto devis aŭ povis (ne ĉiuj majstroverkoj havas ĉiujn menciotajn kvalitojn; ne ĉiuj majstroverkoj havas la samajn kvalitojn): kelkfoje elpensi filozofiecan mondbildon, kaj ĝin harmonie integrigi en la artverkon (Dante, Milton, Madach, iom Goethe; tiun filozofiecan karakteron ekz. Homero kaj Ŝekspir havas malmulte); vivplene pentri komplikajn homajn karakterojn kaj situaciojn; elpensi konvinkan kaj atentostreĉan rakonton (la grekaj tragediistoj tamen ne mem elpensis la skemon de la okazintaĵoj sed prenis el la sagao); komponi fluajn kaj naturajn dialogojn (en dramoj kaj romanoj). Mi eĉ ne pretendas kompletecon.

Ebla kvalito de literatura verko estas fine ankaŭ la mikrostilo. La mikrostilo estas la efika aranĝo de vortoj al frazoj per rimedoj de versmelodio, vortludoj, vortformado, vortordo, ktp. Sed atentu bone, ke la valoro de neniu majstroverko de la monda literaturo kuŝas nur en la mikrostilo. Ĉu la grandeco de Sekspir kuŝas en lia kapablo komponi muzikajn versliniojn? Ankaŭ tion li povis fari. Sed certe ne ĉiuj linioj en liaj dramoj estas muzikaj, kaj tion kelkaj dekoj da anglaj poetoj, kaj verŝajne centoj da Eŭropaj poetoj povis fari same bone kiel li. Se oni petus al kunularo de bonaj konantoj de la angla literaturo citi ekzemplojn de tre muzikaj verslinioj anglaj, la plej multaj elektus ne ekzemplon de Ŝekspir. Inter la majstregoj de la monda literaturo estas eĉ malbonaj mikrostilistoj, ekz. Cervantes, kiu laŭ kompetentuloj ofte eĉ skribis malbonan hispanan lingvaĵon.

Nun komparu la taskon de la tradukisto. La filozofion de la verko, la rakonton, la karakterojn kaj situaciojn, la dialogojn, ĉion ĉi li ne bezonas eltrovi denove; ĉiuj tiaj kvalitoj konserviĝas kvazaŭ aŭtomate en la traduko. Lia sola respondeco estas la mikrostilo. Se la originalo havas tre muzikajn versliniojn, li devas streĉi siajn fortojn por atingi eble plej proksiman versmuzikon; se la originalo entenas vortludon, li bezonas lertecon por produkti similan vortludon; se la originalo, ekz. rusa, hungara aŭ Esperanta, atingas tre trafan efikon per nekutima vortordo kaj la traduka lingvo, ekz. okcidenteŭropa, ne permesas la saman vortordon, li devas se eble konservi la efikon per pasivigo aŭ alia frazturno ktp.

El tio sekvas, ke la malfacilecon de tradukado determinas ne la literatura valoro de la originalo, sed nur la intenseco de ĝia mikrostilo. “La tradukarto estas ne nur ilo de l’ interpreto, sed ankaŭ ilo de riĉiĝo. Ilo de riĉigo intelekta kaj ilo de riĉigo lingva. Kaj estas kompreneble, ke ĉi tiu riĉiĝa povo de la traduko estas proporcia al ĝia malfacilo (emfazo de V.v.Th.). La lingvo, per la solvo de malfacilaj taskoj, pruvas sian kapablon kaj akiras kapablojn novajn.” (Kalocsay, Antaŭparolo al “La infero” de Dante, p. 6).

Bone pripensite tiu eldiro havas ion komikan. Jen la plej malfacila traduka tasko kiun mi povas elpensi.

En la 15a jarcento regis en Nederlando la literatura skolo de la retorikistoj, kiu strebis versteknikajn lertaĵojn: duoblajn rimojn, internajn rimojn, akrostikojn ktp. sen ia rilato al la esprimpovo. La kulmino de la poezia arto estis por ili la ĉiurimo, versparo en kiu ĉiu silabo de la unua linio rimas al la responda silabo de la dua linio. Ĉiurimo estis:

Voort, zijt niet moe, wilt my saen versinnen.
Hoort, zwijt, ziet toe, stilt: wy gaen beginnen.

(EK! Ne estu lacaj. Kune min komprenu.
Aŭdu, silentu, rigardu. Silentu: ni komencos.)

Nu, la problemo estas traduki tiun versparon vortfidele kaj konservante la formon de ĉiurimo. Kiu sukcesos, akiros nek la Nijhoff-premion (la premion por la traduko de literatura verko el aŭ en la Nederlanda(n) lingvo(n) ) nek la belartan premion de UEA. Sed anstataŭe mi lin kompensos per Prologo de Miĥalski.

Se Kalocsay opinias, ke la plej malfacile tradukeblaj literaturaĵoj estas la unuarangaj majstroverkoj de la monda literaturo, li eraras grave. La plej malfacile tradukeblaj literaturaĵoj estas kelkaj kun tre rafinita mikrostilo, sed preskaŭ neniu alia merito. Sed tiaj literaturaĵoj estas laŭ la kriterioj de la monda literaturo dua- aŭ triarangaj. La Nederlanda poeto Kloos ekz. verkis kelkajn sonetojn kun perfekta versmuziko, kiuj en laŭvorta traduko farus stultetan impreson. Tiuj poemoj, kompreneble, restas nekonataj ekster Nederlando kaj Flandrujo. Al la sama kategorio apartenas The raven de Poe. Pro komparo kun la Nederlanda literaturo mi povas diri, tiu poemo estus nekonata ekster sia gepatra lando, se ĝia lingvo estus malgranda lingvo. La Nederlanda poezio havas multajn poemojn kun same perfekta formo kaj multe pli grava enhavo.

Literatura tradukado evoluigas kapablojn mikrostilajn, sed neniujn aliajn. Tial troa okupiĝado pri tradukado kreas la danĝeron de troatento de la mikrostilo kaj malatento de ĉio alia. Tion pruvas la originala Esperanta literaturo, precipe ĝia poezio.

Tiu mikrostilemo invadis eĉ la prozon. La ĵurianoj de la belarta konkurso ŝajnas pli atenti la kreadon de atmosfero ol inteligentaj dialogoj, kiuj en romanoj kaj teatraĵoj estas multe pli gravaj.

Mi mem tradukis multajn esperantajn poemojn en la Nederlandan lingvon, sed ne sukcesis ilin publikigi krom en propagandaj folioj eldonitaj
de la Esperantomovado mem. Tamen tio havis la avantaĝon, ke ĝi devigis min reflekti pri la preciza valoro de la Esperanta literaturo.

Poemoj kun preskaŭ pure mikrostilaj kvalitoj estas Iras abiturient… kaj Kongresa runo de Kalocsay kaj Rankvarteto de Baghy. La du unuajn mi tamen sukcesis traduki; de Rankvarteto mi ne sukcesis fari kontentigan tradukon. Ĉu kulpas Baghy aŭ mi, decidu aliaj. Ke la kvalitoj de tiu poemo estas tre unuflankaj kaj limigitaj, estas certe.

Kiel la majstroverkon de la Esperanta literaturo mi konsideras La infana raso de Auld. Kun sia rafinita mikrostilo ĝi kombinas originalan filozofion kaj komponon. Tamen mian tradukon, tre bonan laŭ De Kock, mi vane proponis al kvin eldonejoj. Mi ne povas kredi, ke la admiron por ĝi kaŭzas tute preterproporcia Esperanta ŝovinismo. Ĝi ŝajnas kuŝi malfacile en la merkato pro kaŭzoj tute senrilataj al ĝia literatura valoro. Konsolas min la penso, ke Stals devis atendi kelkajn jardekojn por povi publikigi sian francan tradukon de kvin tragedioj de Vondel. (Vondel estas Nederlanda klasikisma tragediisto, vivinta en la 17a jarcento; bone komparebla al Corneille kaj Racine, ne nur laŭ stilo, sed ankaŭ laŭ nivelo).

W.A. Verloren van Themaat