Galabijo en Bruselo: Jorge Camacho kaj la poetiko de l’ pluralo

de Mauro Nervi. Postparolo al «Celakantoj» de Jorge Camacho

Kio estas poezio? Jen demando, kiu devas veni malfrue, eble sojle de maljuno, ĉiukaze nur kiam oni jam longe paŝis sur la vojo de literaturo. «Tian demandon oni metas diskrete kaj maltrankvile, je noktomezo, kiam nenio alia restas por demandi»[1]. Ŝajne oni nur elmurmuras sian angoron, oni rekonsideras sian itineron por pli bone kompreni kio okazis; kio gvidis nin al ĉi tiu loko, kio posedis nin dum ni, ŝajne intence, parolis. Poeto laŭmetie akrobatas per vortoj, kiuj ne apartenas al li; la poezia teksto estas – antaŭ ĉio – konkreta socia realaĵo, kiun la verkisto filtras tra la ekrano de sia objektiva sperto. Ni devus ne troigi la rolon de subjektivo en la poezia produktado; la poeta memo estas malplena centro en teksaĵo de koncentraj sociaj spertoj, kiuj ne apartenas al li. Poeto kiel araneo: malgranda movo en la periferio de lia mondo, kaj li tuj sursaltas, por agresi, vori kaj digesti.

La poemaro de Jorge Camacho, kies voĉon vi spertas ĉilibre en silenta legado, pintas mejloŝtone en la realisma tradicio de la esperanta literaturo: la duan fojon, post William Auld, ni renkontas esperantan poeton kies instinkta inspiro estas ne umbilikismaj rememoroj aŭ cerbostreĉaj lirikaĵoj, sed vivo en sia konkreto – sango kaj polvo, bataloj, ideologio, vojaĝoj, homaj interrilatoj. Malmulte da individua psikologio, sed amaso da homaj kolektivoj; etiko kaj politiko, en la plej larĝa senco de tiuj ofte miskomprenataj vortoj. Kio estus poezio, se la poeto ne havus politikan sintenon al sia temo? Ĉu amo nepre estu intimisma tordiĝo? Kaj tiakaze, kiel ĝi interesus nin, la legantojn? Sed amo estas ligita al la korpo, kaj al ties deziroj; kaj deziroj estas sociaj, do politikaj. Kaj tiu dezirmaŝino senĉese laboras ĉiudirekten, en sekson, en kapitalismon, en literaturon; produktas filojn, monon, poezion; sed ĉi-lasta havas la mirindan kapablon turni sin survoje, kaj vidi, kio okazis, kaj – ĉefe – diri ĝin. «Kaj se la hom’ mutiĝas en dolor’, / suferon mi pro didonac’ vortumas»[2]. La parolo povas turni sin – ja ekzistas tiu bela kunmetaĵo: “parolturno” – por rekonsideri sian sperton, por vortumi ĝin en poezian tekston, kiu ne limiĝos je burokrata raporto pri la okazintaĵo, sed pere de fonetika tertremo skuos la simplan enhavon, revolucie ŝanĝos la scenejon, transformos konvencian realon al memevidenta, neevitebla konkreto.

Sed en poeto kun bravuro
ne nur muziko elokventas:
en li pasioj insurgentas
en reciproka sintorturo[3].

Poezio estas do, antaŭ cio, memkontraŭdiro. Je pluraj niveloj: pasioj torturas sin reciproke; kaj ili luktas kune kontraŭ raciaj argumentoj; kaj la tuta ideologia enhavo premas bole kontraŭ la vandoj de poezia formo, laŭ tiu klasika kontrasto, kiun Camacho vidas en la poemoj de Tim Kar:

Kaj li atakas rekte, elimine
kaj, paradokso!, ege discipline
en diktatura kadro de soneto[4].

La reciproka premo de formo kaj enhavo estas cetere pli ol evidenta en la poemoj, en kiuj li skizas sian ideologion. Camacho estas senkompromisa ateisto; sed la poemo kiu plej eksplicite debatas tiun bazan koncepton de lia mondrigardo (miraklo) konsistas el rafinitaj tercinoj (la danteska omaĝo al la Triunuo) kiuj alternas per radik-rimoj ĝis la fina verso, en kiu la poeto, «ateisto kaj pagano», deklaras la intencon vivi «sen dia kurator’»: kio ne signifas en sciencisma kaj malfekunda sinteno al la materia mondo, ĉar ĝuste lia paganismo iel reenkondukas surscenejen koloron kaj produktivan, malracian animismon. Tia poezio estas «softa spur’ de ateisto, animisme fola pagan’». – Kaj rimarku tiun vorton: spuro. Estas obsedo tipe kamaĉa tiu sento de forfluo de ĉiuj aferoj, materiaj kaj spiritaj. Camacho emas imagi sian propran ekson en la futuro, la vanuon en la forgeson, aŭ inverse la persiston de apenaŭa spuro en forgesita breto, kie liaj versoj nestos longe, dekockeske «en la arkaika esperanto».

Kiam esperanto ne plu ekzistos, almenaŭ ne kiel vivanta lingvo, kaj mem ĉi tiu komentario fariĝos nekomprenebla; kiam homoj daŭre vivos kaj suferos, raso eterne infana, kaj same rapide forfluos kiel siatempe la poeto mem, kaj iliaj lingvoj kune kun ili; tamen restos vortoj, ie presitaj, ie legeblaj aŭ interpreteblaj, skribado kiu ĉizas la marmoron de historio, ĝis ekzistos historio. Tiu ĉi horizonta superrigardo de la tempo estas propra al Camacho, kies imagpovo facile glitas al sciencfikciaj distancoj same kiel al pratempaj epokoj – ĉien ajn, kie la homo ne plu estas aŭ ankoraŭ ne ekestis[5]. En la tempofluo, homoj perdas sian orientiĝon, ĉar nia epoko ne plu aspektas kiel la pinto de la evoluo, sed relativiĝas kiel hazarda punkto en la universa makrohistorio; sinteno tipe kamaĉa, kiu troveblas en la ĉikolekta nokto, kaj plej akcentiĝas en kelkaj dulingvaj poemoj inkluzivitaj en la kolekto saturno (ekzemple: 15.1.2000, 13h 45’, en kiu oni imagas fosiliajn diskojn de Spice Girls «sub la fluejo argila de river’ futura»).

La demando estas: se homoj mankas, ĉu objektoj havas nomon? «Kie ni vivas, nin ĉirkaŭas vortoj». Sed la daŭra kamaĉa insisto pri astronomio (por relativigo de spaco, post tiu de tempo) devigas nin konsideri la mankon de vortoj je pli granda – mi dirus: je pli ĝusta – skalo. En la vintra nokto, ni vidas Marson, Jupiteron… sed en Camacho tiu nomado tuj elvokas

[…] la pratempon, kiam
nenio, kaj neniu, nomon havis.
Enigma, muta sfer’ en la distanco,
flamo ne divenata de noktuloj[6].

Objektoj sen vortoj, vivo sen lingvaĵo – aŭ, simile: vivo, kie ĉiuj objektoj ja havas nomon, sed ni ne scias ĝin precize. Trofido al semantiko estas iaspeca perfido de la realo:

Sed perpleksigas min pleje
onia neperplekso,
ĉies fido je sencoj kaj strukturoj
en feliĉo, en agonio[7].

En la flusablo de la signifoj, jam komencas sinki la ŝablonoj, la bombastoj, kaj eĉ tiuj atomaj elementoj de liriko, la memoroj. Kiel ĉe Auld (jen la unua el longa serio de similoj kun la skota poeto), poezia realismo devas antaŭ ĉio rezigni je la intimisma etoso de individua memorado; sed – jen novaĵo – tio okazas ĉar memoroj partoprenas en la ĝenerala vanuemo de la mondo, kio deprenas ilian intelektan fidindecon.

[…] tre baldaŭ eĉ memoroj ambiguas,
memoroj, tiuj dolĉaj putinidoj,
memoroj, kiuj blanke plenvakuas[8].

La kamaĉa rigardo al la mondo estas plene seniluzia, eĉ kun tipe ateisma spitemo al ĉiuj rozkoloraj mildigoj de la realo, kiajn arto mem povus liveri. Versoj utilas nur por plej radikale substreki la renverson de tiuj iluzioj, kiujn nia juno povis eventuale flegi. Kiel la itala poeto Leopardi, li lucidas pri tio, ke

vivo estas revokrevo
ekde nia naskotago,
litanio mistifika
da promesoj kaj da blagoj[9].

Kaj se la romia poeto esperis je poezia senmorteco («Non omnis moriar…»), Camacho per blaga kontraŭkanto proklamas ĝuste la malon:

Vi kaj mi pereos tutaj,
nia korpo restos vrako
ĝis la jaroj ĝin disblovos
kiel landon uragano[10].

La biologia fenomeno tipe ĉiplaneda, kiun homoj metafore nomas vivo, estas nur momenta eraro en la natura disvolviĝo, kaj en pli pesimismaj momentoj ĝi ŝajnas al Camacho nur foriginda malsano sur la vizaĝo de la tero:

Naturo post uzurpo nun pululas
la marojn kaj dezertojn de la ter’
kaj ĉion beste-plante ĝi makulas.
Ne gravas, ĉu per faŭno, ĉu per flaŭro,
ĉar estas ambaŭ, kiel minotaŭro,
varioj de protea vivkancer’[11].

Tiu Cioran-eska motivo inklinas al komiko en la groteskaj sekvoj, kiujn ĝia adopto implicas. Sur muro de mia urbo mi iam legis la inviton: «Save the planet, kill yourself»[12]. Simile ekstremisman ekologion primokas Camacho en la sama poemo:

[…] se pli ol propra morto
teruras vin kunhoma viv’ enurba –
tiam murdu vin mem, prefere drone
(pistola pafo estus tro polua) […]

En konekso kun tia socia batalemo, aperas en la kamaĉaj poemoj ankaŭ eksplicite polemikaj versoj, je du niveloj: politika kaj pamfleta. En ambaŭ, Jorge ne hezitas vortumi la nomojn de siaj malamikoj, je plej alta nivelo (kontraŭ Usono kaj samtempe kontraŭ Castro[13]) same kiel en la mikrokosma batalo interne de la esperanta movado. Tio okazas, ĉar Camacho ne perceptas skaldiferencojn, kiam temas pri lukto kontraŭ tiu universala inklino de la homa animo kiun li – kaj ne nur li – nomas faŝismo. Kompreneble ne tiu formo de faŝismo, kiu taŭgis por Eŭropo antaŭ malpli ol unu jarcento: multo ŝanĝiĝis, kaj nostalgiuloj de la iamaj amasdiktaturoj estas neglektinda – kvankam ne ĉiam sendanĝera – parto de la hodiaŭa faŝismo. Ĉitempe maltoleremo kaj perforto estas malpli eksplicitaj, sed des pli sufokaj, obtuze sufokaj. Camacho rimarkas, unuafoje en la esperanta literaturo, ke demokratio kaj televido ne povas kunekzisti samloke.

[…] dum televidon gapas la rigardo
de mil manipuleblaj voĉdonuntoj
atentaj, senkonscie, pri la starto
de la kampanjo por ŝtatestro nova,
por blanka diktatoro, kies farto
kaj humoro decidos pri indulgoj
kaj absolvoj, pri vivo laŭ hazardo[14].

Posedo de la amasmedioj ekvivalentas al posedo de la politika povo, laŭ la tipe faŝisma principo, ke ne la vero de la faktoj, sed la forto de la bildoj konvinkas homojn. Kiel ĉiu faŝismo, ankaŭ tiu ĉi varianto estas intime kontraŭhumanisma: homo estas maŝino kiu devas obei al la plej ruza, aŭ al la plej riĉa, aŭ al la plej forta manipulanto. Ne gravas la realo, sed nur tio: kiel vortoj povas ŝminki ĝin, perforti ĝian simplecon direkte al siaj propraj interesoj. Kaj tiu modelo de intelekta malhonesto ne havas preferatan skalon, sed troviĝas laŭ Camacho ĉe grandaj ŝtatoj same kiel ĉe homoj aŭ organizoj, kiujn li taksas malamikaj en la esperanta movado. Kontraŭ tiuj endas reagi, supereca silento ne sufiĉas:

Tial, kiam Bruno Masala, Carlo Minnaja, Arnau Torras aŭ Daniele Vitali min demandas, kial mi dediĉas tiom da vortoj, tiom da tempo al la agoj kaj diroj de LF-koop, mi respondas: ĉar mi kontraŭas ĉian manifestiĝon de faŝismo. Se mi italus, mi oponus la agojn kaj dirojn de Bossi kaj Berlusconi; se mi francus, tiujn de Chirac kaj Le Pen; kiel hispano, tiujn de, ekzemple, Francisco Álvarez Cascos (nelge demisiigita vicprezidanto de la PP-registaro) kaj Xabier Arzalluz […] Ankaŭ en Esperantujo agas homoj nefidindaj; ĉu oni restu pasiva ĉe iliaj fifaroj?[15]

En la tuta verkaro (eĉ: en la vivo mem) de Camacho vibras ĉi tiu abomeno de pasivismo, ĉi tiu malakcepto de neindaj kondutoj, kiom ajn malgranda aŭ malgrava estas la kunteksto. Tio pruvas ankaŭ, cetere, ke Esperanto ne estas por li malesenca hobio, kiu iel paralelas la «veran vivon»: sed ĝi kreskis al unuaranga vivdemando, en kiu oni vetas pri la senco mem de sia ekzisto. Jen kial, ekzemple en Al nekonata malamiko, li povas miksi sindefendon kontraŭ kalumnia recenzanto, amdeklaron al la stilo de Karolo Piĉ kaj ankaŭ diskuton pri la diferenco inter kontraŭisraelismo kaj antisemitismo. Ĉiuj branĉoj de la rivero kunestuaras en poezion, kiu rotacias ĉirkaŭ la akso de kontraŭfaŝismo, se oni legas ĉi tiun vorton ne nur strikte politike, sed pli loze, kiel metaforon de rezisto kontraŭ ĉiu mensoga kaj perfortema konduto, eĉ en la neglektinda teritorio de Esperantujo.

Cetere, la kamaĉa inklino al engaĝiĝo kontraŭ maljusteco ne implicas mankon de realismo. Bestaj rajtoj certe iel valoras, sed li abomenas talibismojn[16] ĉirilate; kaj, plej interese, li lucide argumentas kial paco neniel povas stabili, ŝajne el pure logikaj kialoj, ĉar paco per si mem estas ne ĉeso de milito – kio povus daŭri longe – sed nura ŝanĝo de la ludreguloj.

Ni ĝuas ĉi liberon pormomentan,
ni fluas, ignorante la latentan
regulon, kiu igos nin plu sklavi.
[…]
Sed kaŝe kuŝas Damo en peono
kaj Ĝin atendas jam la garnizono
avida, ke la Damo nin prezidu[17].

En ĉi tiuj malesperaj tercinoj oni legas, kial anarkio neeblas (kvankam ni povas vivi en la iluzio, ke ĝi iam realiĝos). Ne veras, ke socio konsistas el subpremataj senkulpuloj kaj el subpremanta kasto; la ludreguloj antaŭvidas, ke la subprematoj mem iel volas sian sklavecon, kaj kiam milito ĉesas, ili nur atendas kaj deziras la revenon de ordo, hierarkio, ekspluato. La ŝtato estas maŝino, kiu senĉese laboras; favore al kiu, tio ne ĉiam klaras.

Camacho estas tiom akra kontraŭ malamikoj, kiom delikata kaj poezieca en sia rilato kun amikoj, kiuj partoprenas en lia mondrigardo, aŭ pli simple en lia vivo. Kelkaj el liaj plej aprecindaj versaĵoj estas rimportretoj de liaj vivkamaradoj, kiel la poemo al Miguel Gutiérrez, kies viglon tiel kamaĉeskan Camacho mem certe devas aprobi:

Vortaras, verkas, varbas, viglas
Miguel Gutiérrez – Liven Dek.
Esperantuj’ dekliven? Ek!
Ju grandas tasko, li malpigras[18].

Aliajn portretojn inspiris la morto de amiko; kiel en la kazo de Juan Régulo, aŭ okaze de la morto de la gepatroj (pri tiuj, oni legu la kortuŝajn versojn en saturno). Alia bela versaĵo estas dediĉita al Marjorie Boulton kaj al la Oksforda etoso: kaj ni povas iel legi ĉi tie la idealon de Camacho koncerne literaturon, amikecon kaj viv-etoson. La poeto emas al paca murmuro, en kiu kulturo, beleco kaj inteligento finfine interparolas sen la devo implikiĝi en absurdaj polemikoj, ekster ĉia bruo kaj maltoleremo:

Paroloj kaj silentoj pacience
gravuris, skulptis, stompis sur la muroj
de sciokatedraloj la murmuron
de jaroj kaj centjaroj da scienco
kaj arto. […]
La urbo kariljonas kurtdistance,
kie neniam klakis disonance
la botoj de naziaj oficiroj[19].

Implicitas la ideo, ke stulteco kaj perforto neforviŝeble makulas la landojn, en kiuj ili disetendis sian nigran influon. Oksfordo fariĝas simbolo de utopio, kian imagis la fondintoj de la unuaj universitatoj: loko, kie homoj pace kaj egalrajte interparolas, kaj kie nur vortoj batalas, en la komuna intenco atingi la veron. – Ja ne gravas, ĉu tio estas objektiva vero aŭ ne. Temas pri revo de ĉiuj honestaj intelektuloj, ankaŭ de tiuj kiel Camacho kiuj ne el serena vetero sed el uraganaj perturboj ĉerpas sian inspiron.

Tiu sopiro al silento kaj trankvilo ne estas banala en hispano, kiu sudece heredis la impeton al pasio kaj batalo. Jen kontraŭdiro, kiu nestas ne nur en la persono aŭ en la poezio de Camacho, sed en lia biografio mem; Oksfordo estas meza etapo inter du ekstremoj, kiuj nomiĝas Finnlando kaj Mediteraneo, kaj en kiuj la kamaĉa vivo sin etendis dum la jaroj. La norda pejzaĝo eniris la poezian mondon de Camacho sub formo de senlima ebena arbaro, en kiu bestoj vivas malproksime de homoj, eĉ ne konante ilin; tiaj bestoj ja ne bezonas la «t.n. bestajn rajtojn», kiujn ni volus trudi al ili, sed simple reprezentas idealon de vivo elementa, ekstertempa, ŝajne senlukta.

Mi volus esti alko kaj boaco,
eterna popolanto de l’ arbaro
virga, nepenetrita de nomadoj,
antaŭ la voĉa, voja hom-invado,
kaj vadi laŭ la bordoj de la lago
indiferente pluvon aŭ la svarmon
de somerfinaj kuloj […][20].

La finna arbaro invitas lin al pli senpera ĝuo de nia komuna natura origino, al plidistilo de vortoj, konforme al tiu korpa kulturo kiu norde konkretiĝis en la tradicio de saŭno, kiu ofte povas troviĝi meze de la arbaro; ofta celo semajnfina de finnoj, en somero. Sed Finnlando devis atendi ĉi tiun hispanon por ricevi novan vidpunkton pri siaj saŭnoj: ĉar la temo de korpo – ofte miksita al tiu de sango – ja apartenas al la hispana tradicio. Camacho malkovris ĉi tie, ke korpa kulturo povas esti netragika. Sin malvesti, «nudkorpe stari / purgatoriosojle»[21], fariĝas idilia varianto de la nudeco de geamantoj antaŭ ilia murdo, de la sango sur la sablo, de la ponardo en la gorĝo (dirus Borges: el íntimo cuchillo en la garganta[22]); sed el ĉio ĉi restas nur korposento pli forta ol iu ajn finno povus percepti; ĉiu tragiko forvaporis, kaj restas la umbilika sento de aparteno al naturo, intensa poeziigo de la norda geografio, kiu trianguliĝas al arbaro, lago – kaj saŭno[23].

Plej rimarkinde, poemserio dediĉita al Finnlando[24] estas verkita en la tradicia japana hajko. Jen ni havas ĉi tie poezion, kiu miakrede povus naskiĝi nur en esperanto: hispano fandas kulturojn sudan kaj nordan, pere de ekstremorienta teknika rimedo. En tiu kurioza metrika elekto mi legas plurnivelan decidon: evidente rolas la kamaĉa amo al tradicio: ni ja scias, kiom granda estis la graveco de hajkoj en nia literaturo[25]. Sed, krom tio, ankaŭ la emo al detaloj, la kapablo elvoki netan senton el konciza priskribo de pejzaĝo, kio vere apartenas al japanesko:

Boaco, alko
formigris jam. Ĉe-borde,
boato, algoj[26].

Kaj pli sube, japanesko – tiel dorlote vida arto, kiu ludas preskaŭ nur per formoj kaj koloroj en malmultaj elvokivaj silaboj – metamorfozas al nur-aŭdaj detaloj, kiuj tamen sampotence prezencigas la arbaran promenon:

Pepo de birdo,
paŝoj surherbe, venta
susuro, lirlo[27].

Sonoj, sed neniu homa parolo en la priskribo: la solaj vortoj apartenas al la poemo, ne al la pejzaĝo; kaj ankaŭ tiuj emas kontrahiĝi en la hajka koncizo, kio ŝajnas amplifi la solecon de tiu paŝoj sur la herbo. Kaj ja, laŭdire en Finnlando soleco vastas, same kiel arbaroj.

Kio valoras en la kolizio de kulturoj? La subita sento de fremdeco, kiun ni perceptas kiam ni ekmergiĝas en malproksiman kulturon, aŭ kiam en nia okcidenta rutino subite ekflugas splito el aliaj kulturaj mondoj. Imagu plene eŭropan urbon: Bruselon. Dum kelkaj sekundoj, la poeto vidas maljunan virinon ĉe dompordo, vestitan en blanka galabijo (centra detalo, senmetafora rimarko kiu decidas pri la tuta poemo); kaj subite la vidpunkto glitas de la poeto al la virino, kaj oni akute perceptas kion povus signifi elradikiĝo al lando malproksima,

en vendredo fremda vetere, fremda pavime, fremda
home, en vendredo preskaŭ sena je moskeoj
sed abunda ŝtalmaŝinojn, virojn kun grizaj kravatoj,
kaj kafejojn, kaj tavernojn ĉiam apertajn, ĉiam
gee plenajn, for de vilaĝo, vento, voĉoj pasintaj,
for de odoroj tera, kalka, bazara, en urbo kristana[28].

Tiu ĉi subita rotacio de la vidpunkto, kiu manifestiĝas ne en eksplicitaj rimarkoj sed en konkretaj, ideologie mutaj detaloj, ŝajnas al mi admirinda. Camacho substrekas ke ne gravas, per si mem, la kontrasto de kulturoj: li ne interesiĝas pri folkloro. Kio gravas, tio estas la niveloj de kompreno: kiu restas en kulturo kompakta maltrafas la okazon lerni el la kontrasto, ĉar la virino, oni diras en la lasta verso, «komprenas pli ol povas mil ulemoj». Jen vorto malbanala pri la esenco de toleremo: ne forgesu la diferencojn, male, pliakrigu ilin kaj sekve sentu vin stimulita en via scivolemo. Unu el la radikoj de faŝismo estas ĝuste la serĉo de unueco malantaŭ la diferencoj: kiuj volas asimili apartaĵojn al ununura, «fundamenta» kulturo ofte kaŝas sian timon de tiuj apartaĵoj, kaj la emon forigi ilin pli-malpli perforte. Nietzsche instruis al ni ke la realo estas nesubpremeble plurala: la galabijo en Bruselo, apud la grizaj kravatoj, estas profitenda riĉeco por ni, same kiel la senvendreda brusela vivo neeviteble nuancigas la ŝajne kompaktan orientan virinon. Amo al la tradicio devas esti ne etnisme regiona, sed multfacete kunekzista, en internacia, interhoma kunteksto.

Kaj, kiel ofte okazas ĉe revoluciuloj, amo al diversaj tradicioj estas tre forta en la poezio de Camacho. Kompreneble, nin interesas ĉefe lia rilato al la esperantlingva tradicio: ankaŭ tial, ke Camacho estas unuavice eminenta esperanta verkisto, kaj tio ne nur pro lia lingva majstreco, sed ankaŭ pro la internacia skalo de lia inspiro. Fakte multon oni povus diri, ekzemple, pri lia rilato al Borges[29], aŭ al la latina kulturo[30]: sed ankaŭ ĉi-lastan Camacho multloke filtras tra la lenso de la esperanta tradicio, ekzemple jam pro lia prefero al la kaloĉaja heksametro[31]. Sed direndas, ekzemple, ke ĉi tiu volumo entenas unu el la plej bonaj poemoj pri Zamenhof en la esperanta literaturo[32]: en ĝi la mito pri la Majstro transkoloriĝas al bjalistoka, realisma pejzaĝo, kie junulo ankoraŭ normala kaj tute ne majstreca deziras junulinojn, algapas la ĉiutagajn kverelojn, ekkomprenas la rolon de diverslingveco en la genezo de reciproka malamo. Ĉion ĉi kovros la posta mitologio, kiun li mem iel akceptos kaj rajtigos; kaj tiu bjalistoka originalo, tiu juneca agregaĵo de sonĝoj, povas reviviĝi nur en nia imagpovo, kaj en poezio.

Ne mankas en lia tradicia memoro la grandaj nomoj de la t.n. polurita romantismo: al la morto de Waringhien[33] li dediĉas mirindan triverson[34], kiu neniel citas la francon, sed lin elvokas ĉiusilabe:

Morto, zorga hommastrino,
falĉas re kaj re, sen fino,
susure silkan fojnon[35].

Rimarku la flue trokean ritmon de la unuaj du versoj, kiuj dank’ al fonetikaj detaloj (la rimo, tiu re kaj re meze de la dua verso, kaj kaŝitaj ripetiĝoj de konsonantoj m kaj f – ĉi tiu lasta preskaŭ onomatopee kun la ago de falĉado) mirinde elvokas la ade konstantan kaj senhastan agon de la falĉisto. Kaj jen, subite en la tria verso konverĝas: ritmoŝanĝo (de trokea al jamba), eksplicita aliteracio (el siblantoj, laŭ onomatopeo konforma al la metaforo de silko, kun fina refreno de la jam aŭdita f) kaj, je semantika nivelo, implicita komparo inter Waringhien kaj la silka fojno: kio perfekte kongruas kun la varingjena poetiko de rafinita, plezuriga kaj tamen intime sencoplena poezio. El tiaj konverĝoj emociaj kaj teknikaj konsistas ĉiu altnivela literaturo.

Tamen, se juĝi laŭ spirita proksimeco, kredeble neniu el la grandaj esperantistaj literatoroj estas pli parenca al Camacho ol nia Nobel-kandidato William Auld. Kun ties ĉefaj karakterizoj: realismo kaj mallirikemo[36] li evidente simpatias, kaj ankaŭ kun la tipe auldeska elano al historia, universala skalo por prijuĝo de la unuopaj eventoj: Auld vidas nian tutan okcidentan historion kiel la infanaĝon de la homaro, tiel kreante la impreson ke iam nia raso fariĝos plenkreska, en fora estonteco. Camacho ja ne estas same optimisma, sed li heredas de Auld la emon al desuprisma konsidero de la historio: plej distaj pasinteco kaj futuro kerne intertuŝas en la baza fakto ke ne ekzistis / ne ekzistos homoj. Meze de tiu giganta tempofluo, la tuta homa historio reduktiĝas al dimensioj pli ĝustaj, nome mikroskopaj. Nia raso ja estas infana; sed Camacho perceptas, ke tamen ankaŭ ĝiaj maljuno kaj estingiĝo ne estas tiom malproksimaj. La misfaroj daŭros, sed ja ekzistas ia metabolismo de la naturo, dank’ al kiu la homa kulturo, kiel ĉio ajn, malaperos:

Samkiel, unu vesperon, neniu scios jam legi
la rondan, perfektan literon o
koncipitan de inĝenia fenico[37].

La parenceco al Auld ne estas nur tema, sed la voĉo de la skoto plurpoeme eĥiĝas en intence prilaboritaj resonoj. La frida scienceco de astronomio kaj la konkreta homa soleco ĉiverse fandiĝas en Camacho:

ke homoj solas, ilin nask’ izolas
kaj nur en fantazio ili grupas
kiel konstelacioj[38].

Tio nepre elvokas ĉe Aulda leganto la faman poemon en Unufingraj melodioj (1951):

[…] vokas animo al anim’ parenca
pli diste disaj ol du fridaj steloj
[39]

en kiu la astronomia metaforo same esprimas la angorplenan individuismon de la aŭtoro[40].

Sed en pli longa poemo[41] Camacho eĉ pli eksplicite rekonas sian ŝuldon al la aulda poezio: nome per admirplena dediĉo al Auld, kaj per alegoria medito pri la rolo de la poeto. En ĝi plenkonturiĝas la poetiko de l’ pluralo, pri kiu mi jam aludis; sed vortoj ĉi tie maturiĝas al mirindaj versoj, kiujn oni povus parkerigi kaj citi sendepende de la poemo:

Nur vivo bunta fajran diron plektas

kaj tuj poste:

Genio evoluas el kontrasto.

Kunekzisto kaj kontrasto vekas poezion, ĝuste en historia momento, kiam pli fortaj kulturoj planas homogenigi la planedon laŭ ekonomiaj kriterioj, kaj kamuflas sian intereson per falsaj idealoj. Jen kial la poezio de Camacho tiom gravas: en ĝi historio kaj individuo dialektike interrilatas en disonanca, sed literature sencoplena agordo. Legu ĝin kiel novan koncepton pri la esperantista «interna ideo»: oni luktu por konservo de la diferencoj, ne pro etnisma, miope geografia ideologio, sed pro amo al bunteco de la vivosceno, kaj en sento de respekto al tiu tensia kunekzisto, kiu sole permesas ampleksigon de la sperto, kaj finfine ankaŭ reciprokan interkomprenon. En tiu malsimplisma filozofio, kiun subtenas la majstra tekniko de la versoj, Jorge Camacho metis la fundamenton de poezia domo kiu kreskas nun, sub niaj okuloj.

 


Notoj

[1] Gilles Deleuze kaj Felix Guattari, Qu’est-ce que la philosophie?, Ed. de Minuit, Paris, 1991.

[2] J.W. Goethe, Torquato Tasso, vv. 3432-3433.
[3] Miguel Fernández.
[4] Tim Kar.
[5] Belan ekzemplon de tiu emo al senhomaj pejzaĝoj oni legas en la sepa soneto de la serio Pri t.n. bestorajtoj, aparte aperigita kun la titolo Ebenoj en la kolekto saturno.
[6]saturno, Triptiko.
[7]saturno, Perplekso.
[8]mi.
[9] El Urana Romancaro.
[10] Samloke.
[11] Pri t.n. bestorajtoj.
[12] Savu la planedon, mortigu vin (ŝajne inventita de la kantisto Chris Korda).
[13] januara.
[14] Samloke.
[15] La liturgio de l’ foiro.
[16] talibo: ano de afgana islama integrisma movado reginta inter 1996 kaj 2001.
[17] La ludo.
[18] Miguel Gutiérrez – Liven Dek. Preterpase mi notu, ke Camacho ekspluatas ĉi tie la tipe auldeskan konstruon «ju-des» sen «pli», kaj eĉ pli ekstremisme, sen «des».
[19] Oksfordo.
[20] Alko kaj boaco.
[21] En saŭno.
[22] Poema conjetural.
[23] Tiu ĉi nord-suda tensio troveblas ankaŭ en Laura, en la kolekto saturno: «La somera solstico jam proksimas: / ĉu ne tempo, ke ni amu niajn korpojn?».
[24] Ĉio en (n)ordo.
[25] Sufiĉus citi M. Masao, Invit’ al japanesko, La Laguna, 1971, sed oni pensu ankaŭ je la multaj okcidentaj imitantoj, inter kiuj la parnasismaj pintoj.
[26] Sezonŝanĝo.
[27] Sonpejzaĝo.
[28] ĉe dompordo.
[29] Citita laŭlitere en La ludo.
[30] Ne nur la implicita aludo al Horacio pri kiu mi jam parolis, sed ankaŭ la emo al elegiaj formoj, rekta horacia citaĵo en la latina (Non sum qualis eram bonae sub regno Cynarae…), kaj ĉefe la amo al la versoj de Katulo, kies krudaj esprimoj trovas mirinde sintezan esperantigon en Camacho («Mi kacos vin en pugon kaj en buŝon…», en Laŭ Katulo. Estas preskaŭ nekredeble, ke ĉitempe en la esperantista medio ankoraŭ ekzistas homoj, kiuj povus skandaliĝi pro vortoj, – kaj eventuale ne pro hororaj misfaktoj).
[31] Pri kiu legu en la Nica Literatura Revuo, 1959, n-ro 4/6, pp. 208-219.
[32] Lazaro.
[33] Kiu cetere jam nerekte citiĝas en saturno, en la poemo unuverse («uni-verso» en la hispana), kiu rekte aludas la varingjenajn «unuversajn universojn».
[34] Ĉi tiu metrika formo, cetere, venas rekte el Waringhien mem. Legu la trian eron de Tri impresoj de maro, en la Esperanta Antologio, 2-a eld., p. 281 (sub la nomo de G. E. Maŭra).
[35] Al Gaston Waringhien. Pli ol dek jarojn poste Camacho verkas varianton, en kiu morto rolas vire kaj ne virine.
[36] Pri kiuj mi skribis siatempe pli amplekse en Esperanto, 1989, 82-a jaro, n-ro 1000, pp. 70-72, okaze de la publikigo de En barko senpilota.
[37] saturno, Sen dato.
[38] kaj.

[39] Legebla en: En barko senpilota, Edistudio, Pisa 1987, p. 309.
[40] En la jam citita Triptiko el la kolekto saturno, mirinda pentraĵo pri tiu tempo, kiam ekzistis nudaj aferoj, sed neniu nomo por ili ĉar la homo ankoraŭ ne ekzistis, la ekzemplo denove koncernas astronomion: «Ĉu Venuson mi vidas surĉiele / aŭ Marson, Jupiteron, aŭ Saturnon?».
[41] Kastelo inter burnoj.