La 4-a Interkultura Novelo-Konkurso

Interkultura Novelo-Konkurso, 4-a eldono

       

La temo: “Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens

La Interkutura Novelo-Konkurso estas jam en sia kvara eldono kaj invitas vin verki novelojn kun la temo “Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens.

Artefaritaj intelektoj kaj pensantaj maŝinoj jam estas en niaj vivoj. Ĉiam pli, jaron post jaro. Ni pagas en la vendejo en la senkasista vico per la tuŝo de nia saĝa brakhorloĝo. Ni kunportas etan komputilon en niaj poŝoj kaj kapablas aliri pli da novaĵoj kaj informoj per ĝi en unu tago ol averaĝa homo dum sia tuta vivo antaŭ jarcento. Ni daŭre interagas kun pensantaj maŝinoj kaj jam alkutimiĝis al la ĉeesto de artefarita intelekto en niaj ĉiutagaj vivoj. Tiuj interagoj estas ofte banalaj, kelkfoje amuzaj, malofte vivsavaj. Povas esti ankaŭ timigaj, eĉ detruaj al la homa vivo. Ĉu homoj kontraŭ robotoj? Aŭ kun? Aŭ ĉu la ligo inter ili estas pli subtila? AI kaj tiuj maŝinoj estas kreaĵo de la homa cerbo, same kiel viaj noveloj. Do, kiajn novelojn vi verkos ĉi-foje?

La detaloj de la konkurso

La konkurso atendas viajn novelojn kun la temo “Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens kaj sendi ilin per la reta formularo antaŭ la 30-a de junio 2024. La noveloj povas havi maksimume 2000 vortojn. Ne estas minimuma longo de la verko, do mikrorakontoj bonvenas! Tekstoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj. Se la temo inspiras vin tre, vi rajtas sendi eĉ du novelojn al la konkurso!

La kontribuoj devas esti verkitaj en Esperanto aŭ en la itala, kataluna, persa, rusa aŭ ukraina, aŭ en iu ajn alia lingvo kondiĉe ke akompanu ilin altkvalita traduko en Esperanto aŭ en la itala, kataluna, persa, rusa aŭ ukraina. Ekzemple, novelo originale verkita en la japana kun akompananta traduko al Esperanto estas tute akceptebla.

La ĵurio kaj legokomitato konsistas el reprezentantoj de diversaj kulturoj. Ili taksos la novelojn kaj anoncos la gajnintojn dum la 110-a Universala Kongreso (UK) de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en la somero de 2025.

En la konkurso estas du kategorioj: por komencantaj verkistoj kaj spertaj verkistoj. Kiel vi scias kiun elekti? Konsideru ke vi estas en la komencanta kategorio, krom se vi volas ke via verko estu taksata kun la verkoj de la plej profesiaj kaj spertaj verkistoj. En dubaj kazoj, decidos la organizantoj de la konkurso.

En la komencanta kategorio, la aŭtoroj de la kvin gajnintaj noveloj ricevos premion en la alteco de 500, 400, 300, 200 kaj 100 eŭroj, respektive. En la sperta kategorio, la aŭtoroj de la kvin gajnintaj noveloj ricevos premion en la alteco de 1000, 800, 600, 400 kaj 200 eŭroj, respektive.

Ĉu vi havas demandojn pri la konkurso? Kontaktu nin!

Por kontakti la organizantojn

Sendoformularo

Oftaj demandoj

Regularo

Respondeculoj

Kadre de sia tria eldono, la Interkultura Novelo-Konkurso ricevis 1330 konkursantajn novelojn de aŭtoroj el Norda kaj Suda Amerikoj, Eŭropo, Afriko, Azio kaj Oceanio. Tiuj noveloj estis originale verkitaj en Esperanto sed ankaŭ en la angla, belorusa, franca, germana, hispana, indonezia, itala, kataluna, persa, portugala, rusa kaj ukraina. La gajnintoj estos anoncitaj kaj la novel-rikolto lanĉita dum la venonta Universala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio okazonta en Aruŝo, Tanzanio (3-a – 10-a aŭgusto 2024).

La dua eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso, kies gajnintoj estis anoncitaj en ĉi tiu paĝo, rezultis en la publikigo de la novelaro: La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj, aĉetebla ĉe KAVA-PECH aŭ ĉe la libroservo de UEA en sia papera versio kaj obtenebla ĉe Bobelarto en sia bita versio.

La unua eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso, kies gajnintoj estis anoncitaj en ĉi tiu paĝo, rezultis en la publikigo de la novelaro Amo, tuso kaj forpaso, aĉetebla ĉe KAVA-PECH aŭ ĉe la libroservo de UEA en sia papera versio kaj obtenebla ĉe Bobelarto en sia bita versio..

Interkultura Novelo-Konkurso estas literatura konkurso organizata de Akademio Literatura de Esperanto, kunlabore kun Bobelarto kaj aŭspiciata de Universala Esperanto-Asocio, celanta instigi novel-kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj. Sama temo, diversaj vidpunktoj, diversaj historioj…


.