Por instigi vin partopreni en INK ni aperigas unu novelon de Francisko Lorrain, prezidanto de nia konkurso: Kristnaska fabelo. Jes ja, mankas ses monatoj por Kristnasko, sed…
Legi plu INK – unu nekonkursanta novelo de Francisko Lorrain
Por instigi vin partopreni en INK ni aperigas unu novelon de Francisko Lorrain, prezidanto de nia konkurso: Kristnaska fabelo. Jes ja, mankas ses monatoj por Kristnasko, sed…
Legi plu INK – unu nekonkursanta novelo de Francisko Lorrain
Por instigi vin partopreni en INK ni aperigas unu mikronovelon de Nitta Takamichi, ĵuriano de nia konkurso: Amiko.
Por instigi vin partopreni en INK ni aperigas du novelojn de James R. Piton, ĵuriano de nia konkurso: Sendinto kaj Filozofio de osciloskopo.
Mi trovas en la Reto komunikon de la eldonejo LF-koop, kiu asertas havi la kopirajton de la libroj siatempe eldonitaj de ‘Heroldo de Esperanto’, kaj pro tio kritikas la eldonon, fare de mia eldonejo Edistudio, de represo, kun aktualigo, de du verkoj, nome ‘Parnasa gvidlibro’ de Kálmán Kalocsay, Gaston Waringhien kaj Roger Bernard, kaj ‘Paŝoj al plena posedo’ de William Auld, jam siatempe (respektive 1984 kaj 1999) eldonitaj de Edistudio laŭ specifa peto de la tiamaj posedantoj de Heroldo de Esperanto, Giancarlo Fighiera kaj Ada Fighiera Sikorska.
En ambaŭ kazoj, Ada kaj Giancarlo, ĉe la elĉerpiĝo de ilia antaŭa eldono de la verko, petis de mi reeldoni la libron por ke ĝi estu ankoraŭ aĉetebla de la publiko. Mia kunlaboro kun Ada kaj Giancarlo estis longa kaj plene amikeca, kaj mi ankoraŭ memoras ilin du inter la plej karaj personoj kiujn mi renkontis en vivo kaj en laboro.
Legi plu Edistudio havas la ekskluzivan kopirajton de ‘Paŝoj al plena posedo’ de William Auld kaj de ‘Parnasa gvidlibro’ de Kálmán Kalocsay, Gaston Waringhien kaj Roger Bernard
INK en sia kvara kaj lasta sabata babilado ekkonos la verkojn de Spomenka Štimec
En nia kvara kaj lasta programero la 12an de Junio je 13:00 UTC ni renkontiĝos en la jutuba kanalo de UEA, kie vi povos spekti konversacion kun verkisto Spomenka Štimec kaj la eldonisto de ŝiaj verkoj: Brunetto Casini (la eldonejo nomiĝas Edistudio).
La babiladon gvidas: Nicola Ruggiero.
La programo estos elsendita tra la jutuba kanalo de UEA.
Verkoj de Spomenka Štimec haveblas en la Katalogo de UEA, en Retbutiko de FEL kaj en la landaj libroservoj.
La lasta verkateliero post la babilado okazos en Jitsi je la 14:00 UTC: https://meet.jit.si/verkuverku komencantoj, spertuloj, interesiĝantoj pri verkado… ĉiu bonvenas!
Dum la pasinta monato, post niaj retaj literaturaj babiladoj, ni okazigis verko-atelierojn por helpi kaj instigi verkemulojn. Jen du mikronoveloj verkitaj de Ĵenja Amis: Dikulino kaj Trafiko haltas.
Legi plu INK – du nekonkursantaj mikronoveloj de Ĵenja Amis
Antaŭ 120 jaroj, la 4an de Junio 1901, naskiĝis Izrael Lejzerowicz. Ni prezentas al vi remuntaĵon de la video-prelego pri “El la Verda Biblio” de Izrael Lejzerowicz, prezentita de Prof. Ivan Colling, el la brazila urbo Kuritibo, la 30-an de januaro 2021.
Legu la verkon ĉe fadedpage.com
INK en sia tria sabata babilado kaj kunverkado atendas vin per diskuto pri eldonado de verkoj
En nia tria programero la 29an de Majo ni renkontiĝos en la Literatura Babilejo en facebook, kie vi povos aŭskulti konversacion pri eldonado de Esperantaj verkoj.
La invititoj de INK estas: Anna Striganova, Dima Ŝevĉenko kaj Petro Baláž.
Kiuj estas la defioj? Kiel trovi la legantojn? Kiel taksi kion eldoni?
La programo elsendiĝos en la facebook-grupo Literatura Babilejo https://www.facebook.com/groups/442766379191830
La kutima verkateliero post la babilado okazos en jitsi je la 14:00 UTC: https://meet.jit.si/verkuverku komencantoj, spertuloj, interesiĝantoj pri verkado… ĉiu bonvenas!
el: http://verkoj.com/verkistoj/paulo-sergio-viana/mi-ne-havas-horlogon/
Voĉlegado: Paulo Sérgio Viana
Fantomoj estas nevideblaj, ankaŭ virusoj. Kaj ambaŭ hantas. La urbo estas preskaŭ senhoma, ĉiuj rifuĝas en siaj domoj. Malpli da aŭtoj surstrate. Pandemio. Kvaranteno.
Ĉiu urbo havas sian kvanton da mizeruloj, kiuj dependas de almozoj por vivi. Ili petadas sur trotuaroj, apud semaforoj, ĉe enirejoj de bankoficejoj. Nuntempe la urbo estas preskaŭ senhoma, almenaŭ en publikaj lokoj. De kiu do almozpeti? Homoj malsatas. Almozuloj estas homoj, havas stomakon kaj malsataĉas. Silente ili vagas tra la urbo kaj dormas sub markezoj. Ie kaj ie oni vidas ankaŭ infanojn vagantajn kiel hundoj. Malsataj infanoj.
Ĵurnaloj, televidstacioj kaj radiostacioj proponas, ke oni donacu nutraĵojn. Oni dismetas tabletojn kun afiŝoj: “Lasu ĉi tie vian nutrodonacon”.